Kalvinana preĝejo (Tiszadob)
Kalvinana preĝejo de Tiszadob | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tiszadob |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | origine romaniko, poste malfrubaroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en grandvilaĝo Tiszadob.
Historio
[redakti | redakti fonton]La (tiam katolika) kirko Sankta Nikolao estis konstruita supozeble en la 13-a jarcento. La loĝantoj iĝis kalvinanoj ĉirkaŭ 1550, same la kirko. Inter 1768 kaj 1857 ĝi plurfoje estis trakonstruita aŭ pligrandigita laŭ malfrubaroko, tiutempe konstruiĝis la turo. La lastaj renovigaj laboroj okazis en 2009 [1].
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en korto. En la fasado meze la kvadrata turo plene reliefas. La konstruaĵo havas 3 enirejojn, la unua estas tra la turo, la aliaj 2 flanke de la navo. La turopinto estas piramida. La ĉefnavo havas ankaŭ krucnavon. Interne la mebloj kaj predikejo estis faritaj en proksimume en 1768, la kasona plafono en 1877. Iam la kirko estis ĉirkaŭita per ŝtona defenda muro, el tio parto estas videbla ankaŭ nun.