Kalvinana preĝejo (Tuzsér)
Kalvinana preĝejo de Tuzsér | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Tuzsér
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tuzsér |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 320 sidlokoj |
Longo | 19 m (interne) |
Larĝo | 10 m (interne) |
Alto | 35 m (turo) |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Tuzsér, Kossuth út 133. |
La kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en grandvilaĝo Tuzsér (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Pli frue la kalvinanoj havis kirkon el lomoj, tial ili komencis konstrui novan didomon en 1802. La konstruado finiĝis en 1821 escepte la turon, kiu estis preta en 1827. La instalaĵoj estis kreitaj en 1834. La financaj problemoj kaŭzis la longajn laborojn. La preĝejo difektiĝis dum la 2-a mondmilito, la necesaj riparoj fariĝis en 1946. Pli malgrandaj renovigaj laboroj okazis en 1956, 1962, 1980, 1992 kaj 2000. Intertempe en 1970 uzita orgeno estis aĉetita, poste en 2012 eksonis la nova orgeno.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola sur iomete pli alta loko. En la fasado meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo estas tra la kvadrata turo. Super la enireja pordo estas malgranda ronda fenestro, pli supre kvarlatera fenestro. La turpinto estas piramida. La navo finiĝas en oklatera absido. Interne 2 pilieroj tenas la galerion, kie la orgeno trovis sian lokon.