Saltu al enhavo

Kalvinana preĝejo (Tyukod)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Tyukod
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Tyukod
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17921794
Specifo
Alto 30 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 4762 Tyukod, Kis u. 24.
vdr

La kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en grandvilaĝo Tyukod (Hungario).

Pri gotika katolika kirko la unua mencio okazis en 1332. La loĝantoj kalvinaniĝis ĉirkaŭ 1550, poste jam ili uzis la katolikan didomon. Ĝi estis malkonstruita ekde 1787 kaj en la sama loko la kalvinanoj konstruis novan barokan preĝejon inter 1792-1794. Tertremo kaŭzis damaĝojn en 1834, sed poste oni faris la necesajn riparojn. Uzita, sed valora orgeno alvenis el Szatmárnémeti en 1906. La kirko plene renoviĝis en 2005.

Konstruaĵo

[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto. En la fasado meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo estas tra la turo. Super la enireja pordo estas malgranda ronda fenestro, pli supre granda fenestro. La turpinto estas bulboforma, en la tueo 2 sonoriloj loĝas. En dekstra flanko de la navo antaŭĉambro plene reliefas, tie estas la alia enirejo. La absido estas same alta kaj larĝa, ol la navo. Interne 2 lignaj galerioj videblas, ankaŭ la plafono estas ligno.

Vidu, aŭdŭ ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.