Kalvinana preĝejo (Víziváros)
Kalvinana preĝejo de Víziváros | ||
---|---|---|
Aerfoto pri la kalvinana preĝejo en Víziváros
| ||
reformed Christianity church | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Budapeŝto, Vár (distrikto) | |
Geografia situo | 47° 30′ 14″ N, 19° 2′ 20″ O (mapo)47.503819.039Koordinatoj: 47° 30′ 14″ N, 19° 2′ 20″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | kalvinismo | |
Dato de konsekro | 1896 | |
Konsekrinto | episkopo Károly Szász | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitektoj | Samu Pecz | |
Konstrustilo | novgotiko | |
Konstruado | 1892–1896 | |
Specifo | ||
Enhaveco | 611 sidlokoj | |
Alto | 65 m (turo) | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La Kalvinana preĝejo estas impona religia konstruaĵo en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Vár, en loĝkvartalo Víziváros. Víziváros signifas: akva urbo, tio estas mallarĝa strio inter montoj kaj Danubo. La preĝejo estas videbla laŭ la rivero.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Víziváros la kalvinanoj kun permeso uzis la luteranan preĝejon ekde 1885. La nun videbla impona preĝejo konstruiĝis en la 1890-aj jaroj. La arkitektoj iomete imitis la ĵus konstruitan kirkon Koro de Jesuo en Józsefváros. En 1915 oni aranĝis tie edziĝfeston de Endre Ady. Dum la 2-a mondmilito la preĝejo difektiĝis, inter 1945-1950 renovigo okazis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola sur placo ĉe la Danubo. Apude monumento pri la liberecbetalo en 1848 troviĝas. La konstruaĵo havas 4 flankonavojn ĉirkaŭ la dekangula kupolo kaj ĉefnavon. La tegoloj estis faritaj en uzino de Vilmos Zsolnay. Ĉe la enirejo svelta turo altiĝas. Interne en la mezo la ĉeftablo troviĝas. La predikejo estas kvinangula.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare
- hungare Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine