Kamilló Lendvay
Kamilló Lendvay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de decembro 1928 en Budapeŝto |
Morto | 30-an de novembro 2016 (87-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (1949–1957) |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | dirigento komponisto muzikologo |
Kamilló LENDVAY [lendvai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lendvay Kamilló estis hungara komponisto, profesoro kaj dirigento. Lia onklo estis Ervin Lendvai.
Kamilló Lendvay [1] naskiĝis la 28-an de decembro 1928 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de novembro 2016 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kamilló Lendvay lernis pianoludon en diversaj lernejoj, poste li frekventis Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en Budapeŝto inter 1949-1957, dume li estis ankaŭ soldato. Li komencis sian karieron en Nacia Teatro (Szeged). Inter 1960-1966 li estris la muzikistojn en Pupteatro (Budapeŝto). Baldaŭe li dirigentis en Operetoteatro (Budapeŝto). Ekde 1972 li instruas en la Altlernejo, dume li ankaŭ komponadas. Li ricevis premion Kossuth en 1998, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. Aparte menciinda: Grand Prix International du Disque Lyrique en 1979 en Parizo.
Liaj komponaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- diversaj kantatoj
- diversaj oratorioj
- diversaj operoj
- diversaj konĉertoj
- diversaj simfonioj
- diversaj muzikaĵoj por korusoj