Saltu al enhavo

Kampanjo Kontraŭ Spirita Poluo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kampanjo kontraŭ spirita poluo (ĉine: 清除精神污染; pinjine: qīngchú jīngshén wūrǎn) estis politika kampanjo gvidita de konservativaj frakcioj ene de la Ĉina Komunista Partio, kiu daŭris de oktobro 1983 ĝis decembro 1983. Ĝenerale, ĝiaj subtenantoj volis limigi okcidentajn liberalajn ideojn inter la ĉina popolo, kiuj estis kromprodukto de la ekonomiaj reformoj komencitaj en 1978.

La kampanjo atingis kulminon en meza novembro 1983 kaj preskaŭ finiĝis en 1984 post interveno de Hu Yaobang kaj Zhao Ziyang.[1] Tamen, elementoj de la kampanjo estis ripetitaj dum la kampanjo kontraŭ burĝa liberaligo de la fino de 1986.

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. Wang, Shu-shin. "The Rise and Fall of the Campaign against Spiritual Pollution in the People's Republic of China". Asian Affairs: An American Review, vol. 13, no. 1 (printempo, 1986), pp. 47-62.