Saltu al enhavo

Kanaano (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kanaano (originale Canaã)
Aŭtoro Graça Aranha
Eldonjaro 1987
Urbo Braziljo
Eldoninto Brazila Esperanto-Ligo
Paĝoj 188
vdr

Kanaano estas grava romano de 20-a jarcenta brazila literaturo tradukita al Esperanto de Antonio Caetano Coutinho.

Du sufiĉe kleraj duonliberaj germanoj, kies izoliteco en kruda medio de agrikultura kolonio en Brazilo de komenco de 20-a jarcento, favora al eksplodo de pasioj, elstarigas la profundajn diferencojn kiuj fontas de malsamaj socia kaj kultura originoj. Tion montras la maniero, kiel li vidas kaj interpretas siajn travivaĵojn, kaj ankaŭ sian sintenon rilate al estonteco de la homaro. Tia interŝanĝo de ideoj faras la libron aktuala kaj profunda.

Graça Aranha kreis en Kanaano precipan personon, nome la germana enmigrinto Mikau, kiu, instigita per moralaj suferoj en sia patrolando, celas fiksiĝi en la Brazila lando, por realigi sian revitan idealon: trankvilan vivon, en harmonio kun la homoj kaj naturo.

Kontrastigante tiun personecon, kies suferoj okazigis amdeziregon al la proksimulo, Graça Aranha metis, flanke de Mikau, alian germanon, Lentz, ankaŭ kvazaŭsklavo, sed kunportanta antaŭjuĝojn pri supereco de sia raso.

La dialogo inter Mikau kaj Lentz estas iom skemaj por montri la ambiguecon de germana stereotipo: la dolĉan romantismon kaj la rasisman militemon.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Temas pri socia romano, kies intrigo taŭgis precipe por analizi kaj pilorii la maljustan socian strukturon regantan en tiama Brazilo. Bedaŭrinde pluraj el la anatemitaj misoj persistas. La Justico fariĝis tamen malpli despota, ol ĝin spertis la aŭtoro dum sia oficado kiel prokuroro kaj juĝisto en germana kolonio en la ŝtato Espírito Santo, scenejo de la romano. La timo pri politika domino far fremda regno malaperis, sed daúras premo pro dependeco pli subtila, nome ekonomia, cetere komune suferata de la Tria Mondo.

Alia kondamnita malbono, agreso kontraŭ la naturo, fariĝis eĉ pli akuta. Ĝin bone esprimas ĉefrolulo Milkau (p. 69), parolante kvazaŭ nuntempa verdulo. Ankaŭ SATano: “Patrujo estas pasonta abstraktaĵo, kiu pereos.” Sed la ĉefa kritiko celas la ideojn disvastigitajn de Gobino' per sia Eseo pri Rasa Determinismo (1853-55) pri pretenda supereco de pura raso, nome la arja. Tio evidente forprenus ĉiun esperojn pri progreso de nia rasa mikspoto. Ni preferas kredi, ke miksraso, simile al alojo, fariĝos produkto pli nobla, ol ĉiu komponanto. Enteksitaj en la epizodaron aperas majstraj priskriboj de la medio kaj de la rilatoj de la homo al ĝi, kiel arbarbruligo estiel [tiel] plej facila rimedo por akiri kultivotan grundon. La aŭtoro rapide famiĝis pro tiu ĉi sia literatura debuto entenanta tian kuraĝan nudigon de la sociaj postuloj. Sekvante brilan diplomatan karieron, li daŭre verkis estiel avangarda literatoro, marsante ĉiam flankĉeflanke kun la junularo, kvankam mem kreinte neniun skolon. Estis li, kiu faris da inaŭguran paroladon ĉe la Semajno de Moderna Arto (1922), kiu skandalis pro la novaj formoj de beletro kaj plastaj artoj. Malgraŭ ke li estis unu el la kunfondintoj de la Brazila Akademio de Beletro, en 1924 li brue eksiĝis, proteste kontrau ĝia konformisma konduto, speciale rilate la lingvon, kies evoluon sendepende de la patrina portugala li akre defendis. La ilustristo, Percy Lau, naskita peruano, radikiĝis en Brazilo, kaj ofice travojaĝanta ties regionojn, krajonpinte kaj tre artisme, eternigis iliajn homojn, bestojn, plantojn kaj pejzaĝojn. La tradukinto, Caetano Coutinho, unu el la pioniroj de la brazila esperantista movado, redonas - paradokse, se konsideri la avangardismon de la aŭtoro - en tre klasika Esperanto la originalan tekston. Liaj skrupuloj pri uzado de neologismoj bone speguliĝas en unukajduonpaĝa pravigo, preskaŭ senkulpigo pro uzo de saŭdado. Sole riproĉebla estas la uzo de priokup/i/iĝi en la senco de maltrankvil/ig//iĝi, cetere ofta eraro de brazilaj esperantistoj.

La traduko fariĝu unu el la Esperantaj klasikaĵoj, same kiel la originalo fariĝis klasikaĵo de la brazila literaturo. 
— Brazila Esperantisto - Numero 290, Jan - Feb. 1989
Citaĵo
 Kial eldoni kaj recenzi tiom malnovan romanon (1901-1902)? Temas pri klasika verkisto kiu analizis socialajn problemojn en tiu "bela epoko" kiam Brazilio (mi uzas "fundamentan" landnomon: Brazilio, kiun oni adoptis ĝis 1926!) enhavis 17 milionojn da loĝantoj. Tial min interesis la verko des pli, ke post 100 jaroj la samajn analizojn oni povas montri eĉ se la loĝantaro saltis de 17 al preskaŭ 170 milionoj (10 oble pli). Bedaŭrinde la "Bela Epoko" transformiĝis en "Ekonomika Hororo", t.e. la ĉefa diferenco.

Oni klasigas la aŭtoron en la monisman filozofion; la ĉefa rolulo de la romano "Milkau" aŭ "Milkaŭ" elstarigas tiun trajton en siaj longaj ditirambaĵoj. Tamen la fataleco de "la baza principo" konstante alternas kun la realismo de la moderna romantikismo. Tio retenas la leganton al plua legado eĉ se la intrigoj estas dispecigitaj. La realismo de homaj sintenoj, kondutoj kaj agadoj malmulte ŝanĝiĝas, ĉu en la tempo Ĉu en la lokoj, tial la romano estas aktuala kaj bone elstarigas la eblecon pri interplektado de la homaj valoroj, kio feliĉe okazas en Brazilio, kaj estas la universala celo de Esperanto. La aŭtoro, tamen, pere de du germanoj kiuj kontrastas en siaj pensmanieroj montras kiel naciismo prezentiĝas; tiam ne estis la svastika kruco de la nazioj, sed la aglo de la supera raso povus regi. Oni eĉ aludas, ke mankas brazila naciismo!... ŝajnas ke tiu problemo, nuntempe estas plene solvita same se estas pere de futbalo kaj karnavalo. Cetere jam antaŭ cent jaroj oni bedaŭris, ke la koloniigado ne okazis pere de germanoj sed pere de portugaloj kiuj tro facile fikis la sklavajn negrinojn! Graca Aranha ne forgesis aludi pri tiuj fenomenoj. Mi tamen aldonas preter rasismaj konsideroj, ke se la koloniigado de Brazilio estus okazinta pere de Germanoj aŭ Britoj, kiel en Aŭstralio, pli dezerta ol Brazilio, ni ne havus la "eternan" problemon de malsato en nia seka "Nordoriento", sed estas alia afero. Alia afero tiam analizita de Aranha estas la ekologia, tiu vorto certe ne ekzistis, sed "ĝis kiam ni dehakos la praarbaron" diras la aŭtoro. Mi fakte miras kiam la prokuroro Graca, ja ŝtata oficisto, rekte esprimas la malbonon kaj senutilecon de la monstro-ŝtato (pago 65 kaj 164): "...estas domaĝe, ke en tiu primitiva formalaĵo enmiksiĝas senutile la Ŝtato... ĉu ne estus pli perfekte, ke la tero kaj ĝiaj aĵoj estus ĉies propraĵo, sen vendado, sen posedo?" Oni facile divenas la tiamajn influojn de socialismaj kurentoj. Li aldonas: "La leĝoj, devenantaj de malpuraj fontoj por nuligi la fekundan liberecon, ne esprimas la novan rajton..." ĉu tio ne sonas anarkie? Li bonege priskribas la agon de la "juĝo-povo", tiel Coutinho tradukis la ŝtatajn kontrolistojn, kun akuzisto, persekutisto, registristo, juĝisto, advokato, kiuj subite aperis por fari inventarojn ĉe la terurigitaj kolonianoj, kiuj devis elpoŝigi arbitrajn sumegojn. Eĉ tiel la aŭtoro ne sukcesis priskribi la korupton, subtablan traktadon, la arbitrajn impostojn de niaj nuntempaj politikuloj kaj kontrolistoj de la ŝtato, kiuj same kiel la loĝantaro dekobliĝis! Aliaj impresaj priskriboj estas tiuj de la riĉa naturo mem, kiu povus esti vera Kanaano por ĉiuj. Impresaj estas la rakontoj pri kutimaj festoj de Germanoj, estas la ritoj de Madjaroj kaj Ciganoj en la mortigo de ĉevalo. Impresa estas la akuŝo de junulino forpelita de la loka societo, kiam en la ĝangalo sovaĝaj porkoj formanĝas la ĵusnakiton, kio okazigas akuzon kiel murdulino al la kompatindulino. Kaj, kvazaŭ ŝekspire, tiel finiĝas la romano. La tradukinto Caetano Coutinho jam en 1905 proponita de Zamenhof por la "lingva komitato" (nun Akademio de Esperanto) nur povas esti garantio pri kvalito de tiu traduko, klasika, fundamenteca. Mi nur trovis 2 nePIV-ajn vortojn, monotonio anstataŭ monotoneco kaj brisko (kartludo) kiu tamen estas en la vortaro Esperanto-Português de Alan Kardec A. Costa, verŝajne pro enkonduko de Coutinho mem. Kelkaj portugalismoj enestas, kiel la fama priokupiĝo anstantaŭ maltrankviliĝo kaj bedaŭrinda anstataŭ kompatinda. Iom ĝenis mian legon la trouzo de sufiksoj kiel eg kaj et, ekzemple tro ofte aperas la vortoj "timegigita" aŭ "varmegigita" tute logikaj kaj klasikaj sed pezaj kaj malbelaj. En paĝo 43 iu "...prosperis al mi trovi..." sonas tre strange. Postrestis malmultaj preseraroj kiuj ne malhelpas la legadon kiel salvanto anstataŭ savanto, aŭ propolo anstataŭ popolo.

La litertipoj meritus esti pli grandaj por tia verko, kaj oni sentas la streĉon de la kompostisto por "ĉapeligi" nian alfabeton. Aliflanke la ilustraĵoj, eĉ se ili estas ekstertekstaj, riĉigas la tuton kaj estas sugestivaj por la teksto mem. En la komenco la mapoj estas bonvenaj precipe por eksterlandanoj. Resume jen libro kiun la eksterlandanoj same kiel la enlandanoj nepre devus legi, pro la enhavo kaj pro la klasika lingvaĵo. Mi dankas al tiu iniciato de eksprezidanto de BEL, Fernando Galvão Marinho okaze de la 100-jariĝo de Esperanto, kaj petas pardonon al li, ke mi legis tiun juvelon nur post pli ol 10 jaroj. 
— Gilbert Ledon. Brazila Esperantisto - Numero 304, Septembro (1998)
Citaĵo
 Enmigrinto fiksiĝis en Brazilo celante trankvilan vivon en harmonio kun homoj kaj naturo. La aŭtoro famiĝis en la brazila literaturo. 
— Brazila Esperantisto - Numero 322, Januaro ĝis Marto 2003