Kanada estas parto de urbo Třinec en distrikto Frýdek-Místek en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas sudokcidente de Třinec. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 246 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 1 044 loĝantoj. En tiu ĉi urba parto loĝas civitanoj en familiaj domoj, eventuale en malpli grandaj domoj de pli malnova konstruareo. Troviĝas ĉi tie metilernejo (Meza faka lernejo de Ferfabriko Třinec), konstruaĵo por antaŭlernejaj infanoj kaj lernantoj de la unua grado de la baza lernejo, pli malgrandaj sanitaraj centroj, tranoktejo por homoj sen tegmentejo kaj aliaj. En sudokcidenta rando en arbarigita parto estas malgranda akva rezervujo servanta por fiŝkaptado kun karakteriza nomo "Kanadanino".
Kanada situas en katastra teritorio Konská kun areo 8,43 km².