Odro-Havel-kanalo
Aspekto
(Alidirektita el Kanalo Odro-Havel)
52° 51′ 35 N, 14° 0′ 24 O Mapo
La Odro-Havel-kanalo - germane Oder-Havel-Kanal (OHK) - kun la Hohensaaten-Friedrichsthaler Wasserstraße (HFW) estas parto de la akvovojo Havel-Odro (Havel-Oder-Wasserstraße, HOW), en la federacia lando Brandenburgio de Germanio.
kluzoj
[redakti | redakti fonton]Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi anstataŭigis la pli aĝan kanalon Finowkanal ekde 1914.
La Odro-Havel-kanalo ligas la riveron Havel apud la lago Nieder-Neuendorfer See en la proksimeco de Hennigsdorf kun la Odro apud Hohensaaten. La distanco inter la kluzoj Spandau kaj Lehnitz estas 77,9 km kaj la distanco al la ŝiplifto Niederfinow estas 92,9 km. De la lasta parto 29 km estas super la grundo kaj hermetike fermitaj por konservi la akvon.
La kanalo havis diversajn nomojn dum sia historio
- Hohenzollernkanal ekde la inaŭguro 14-an de junio 1914
- poste Großschiffahrtskanal aŭ Großschiffahrtsweg Berlin-Stettin
- Berlin-Stettiner Wasserstraße sur mapoj en la 1930-aj jaroj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Pri la konstruado (germanlingve)[rompita ligilo]
- Historiaj fotoj pri la kanalo kaj la ŝiplifto Niederfinow
- ELWIS: operaciaj tempoj de kluzoj
- retejo de la akvotransporta oficejo Eberswalde
- Konstruo de la nova ponto en Eberswalde