Kandensejo
Kandensejo estas biotopo kaj plantkomunumo en malprofunda akvejo kaj borda zono de akvejoj. Ĝi konsistas el altkreskantaj, kanecaj plantoj (kandenseja planto) kiel fragmito (Phragites australis), tifao (Typha spec.), Sparganium (Sparganium spec.), Phalaris arundinacea kaj Glyceria maxima); krome el kalmo (Acorus calamus), Iris pseudacorus, Butomus umbellatus, Alisma'' spec kaj pluaj specioj.
Plantsocioj en kiu dominas fragito, tifao, skonplekto, granda glicerio nomiĝas granda kandensejo.
Plantsocioj kiuj estas dominata de Ciperacoj kaj junkoj nomiĝas en la plantsociologio malgranda kandensejo.
La kandensejo estas vivejo de multaj birdospecioj; nestas tie ekzemple nira fuliko (Fulica atra) und die vedkrura galinolo (Gallinula chloropus); en la tigoj nestas diversaj kanbirdoj kaj kanemberizoj. La subakva zono estas vivejo de diversaj fiŝoj kaj amfibioj, respektive multaj senvertebruloj. Ekologie la kandensejo funkcias kiel „akvopurigejo“ de akvejo (mempurigado).
Problemo estas la eŭtrofigado pro agrikulturo kaj libertempa uzado, kiu detruas tiaj vivejoj.
Granda areo, kiu estas protektita, estas Neusiedler See kun la nacia parko Neusiedlersee-Seewinkel en la aŭstria Burgenlando.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
skenoplekto-grandkandensejo ĉe malsupra Elbo
-
vinta kandensejo en Vorarlbergo
-
tifao en somero
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Übersicht der Pflanzengesellschaften des Röhrichts, ĉe ulsamer.at
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Röhricht – ein monotoner Lebensraum? Arkivigite je 2015-12-23 per la retarkivo Wayback Machine, vorarlberg.at