Saltu al enhavo

Kanguruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kanguruo
Orienta griza kanguruino kun sia ido
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Infraklaso: Marsupiuloj Marsupialia
Ordo: Malmultedentuloj Diprotodontia
Subordo: Macropodiformes
Familio: Makropedoj Macropodidae
Genro: Makropo Macropus
in part
Specioj

Ruĝa kanguruo Macropus rufus
Orienta griza kanguruo Macropus giganteus
Okcidenta griza kanguruo Macropus fuliginosus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kanguruo estas aŭstralazia marsupiulo el la familio makropedoj, denaska al la kontinento Aŭstralio kaj Nov-Gvineo. La aŭstralia registaro taksas, ke 42,8 milionoj da kanguruoj vivis ene de la komercaj rikoltregionoj de Aŭstralio en 2019, malpli ol 53,2 milionoj en 2013.[1] Kanguruoj havas grandajn, potencajn malantaŭajn krurojn, grandajn piedojn adaptitajn por salti, longan muskolan voston por ekvilibro, kaj malgrandan kapon. Kiel la plej multaj marsupiuloj, inaj kanguruoj havas saketon nomitan marsupio en kiu iliaj idoj kompletigas postnaskan evoluon.

Lamarko parolas pri la kanguruo, kiel ekzemplo de stranga tipo de mamuloj, kiu disvolvis strange kaj male siajn membrojn, nome antaŭaj kruroj, malantaŭaj kruroj kaj vosto, kio pruvas, ke uzo kaj maluzo de specifa organo kaŭzas ties disvolvon aŭ respektive malaperon (p. 108).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Kangaroo population estimates" (PDF). Wildlife Trade. Government of Australia: Department Agriculture, Water and the Environment. Arkivita (PDF) de la originalo la 25an de julio 2021. Prenite 30 julion 2021.
  • Lamarko (Lamarck), Filozofio zoologia, 1809. SAT-Broŝurservo, 1987. Tradukis Valo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]