Kanjona pipilo
Kanjona pipilo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kanjona pipilo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pipilo fuscus (Swainson, 1827) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kanjona pipilo aŭ Bruna pipilo, Pipilo fuscus, estas specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj amerika genro de Pipiloj, kiu enhavas pliajn 7 aŭ 8 speciojn.
Ĝi estas indiĝena de malaltaj areoj el Arizono, suda Koloradio, kaj okcidenta Teksaso en Usono suden al nordokcidenta Oaxaca en Meksiko, ĉefe evitante marbordojn kie estas ĉefe habitato de la parenca Kalifornia pipilo.
La taksonomio de la grupo de la pipiloj al kiu tiu specio apartenas estas ankoraŭ pridisputata. Je pli alta nivelo, kelkaj fakuloj lokigas la pipiloj en la familion de Fringedoj. Ene de tiu genro, estis disputo pri ĉu la Kanjona pipilo estas distinga specio el la Kalifornia pipilo, Pipilo crissalis, kiu troviĝas en marbordaj regionoj el Oregono kaj Kalifornio en Usono tra Baja California en Meksiko. Ĝis nun molekula genetiko ŝajne setligis tiun konsideron favore la disigon de la specio.
La natura habitato de la Kanjona pipilo estas arbustaro aŭ ĉaparalo. Ili loĝas en sekaj kaj varmetaj lokoj, en dezertoj, en makisoj kaj en montararbaroj, kie ekzistas arbustoj aŭ subkreskaĵaro. Ties kaŝema kutimaro kaj senmarka aspekto signifas ke ĝi ne estas unu el plej bone konataj birdoj de la regiono. Ĝi estas ĉirkaŭ 20–25 cm longa kaj diketa, kaj havas rimarkinde longan voston. Ĝi estas terbruna, kun iome helaj subaj partoj kaj iome pli malhela kapo kun ruĝeca krono (escepte birdoj de centra Meksikio kiu havas kronon samkoloran kiel la dorso); estas ankaŭ iome ruĝeca areo subvosta, same kiel ĉe la parenca Kaliforniua pipilo. Estas malmulta seksa dimorfismo. Estas iom hela kolumstrio.
La Kanjona pipilo manĝas surgrunde aŭ en malalta arbustaro pli ol en la arbokanopeo. Ĉe homaj setlejoj, Ĝi estas ofte vidata en aŭtohaltejoj, kie ĝi manĝas insektojn el la autokradoj kaj kaŝiĝas subaŭte kiam estas ĝeno.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Peterson, Roger Tory, kaj Edward L. Chalif. 2008. Aves de México. Guía de campo. Editorial Diana, México.
- [www.iucnredlist.org/details/149736 Pipilo fuscus Ruĝa Listo de IUCN konsultita la 3-a de februaro de 2009, BirdLife International en angla.]
- BirdLife International (2004). Pipilo fuscus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 10a Majo 2006. Malplej Zorgiga.
- Zink, R. M., kaj Dittmann, D. L. (1991). “Evolution of brown towhees—mitochondrial-DNA evidence”, 'Condor' 93 (1), p. 98–105. doi:10.2307/1368611.
- Johnson, R. R., kaj L. T. Haight. 1996. Canyon Towhee (Pipilo fuscus). In The Birds of North America, No. 264 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, PA, kaj The American Ornithologists' Union, Washington, D.C.
- Howell, Steve N. G., kaj Sophie Webb. (1995) A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press. ISBN 0-19-854012-4.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Paĝo kun fotoj kaj registroj el birdfotos.com
- Nordamerikaj Birdosonoj—Paruedoj al Ikteredoj Arkivigite je 2021-05-15 per la retarkivo Wayback Machine with recordings kun fotoj kaj registroj kaj ligo al foto.
|