Kantabra steleo
La kantabraj steleoj estas monolitaj diskoj el ŝtono kun diametro de 2 m kaj ĝenerale tajlitaj dum la jarcentoj antaŭaj al la veno de la Romia imperio en Kantabrion. Ties ornamaj gravuraĵoj ofte konsistas el svastikoj, triskeloj, krucoj, helicoj aŭ militistoj en antaŭromiaj funebraj scenoj. La plej konata estas la Steleo de Barros, videbla en parko en la vilaĝo Barros, en la municipo Los Corrales de Buelna (Kantabrio). Ĉi tiu estas parto de la nuna blazonŝildo de Kantabrio kaj ties signifo temas pri kulto al la suno.
La aliaj trovitaj steleoj estas en la Regiona Muzeo de Prahistorio kaj Arkeologio de Kantabrio, en Santandero.
La kantabraj steleoj estas la plej grava atestilo de la antaŭromia kantabra popolo, kaj ili iĝis unu el la plej konataj reprezentiloj de la nuna Kantabrio.
Listo de kantabraj steleoj antaŭromiaj kaj romiaj
[redakti | redakti fonton]Kvankam la prakantabroj tajlis multajn stelojn, tiuj pli konataj nuntempe estas la grandaj steleoj (oni trovis 5, kvar el ili en la Valo Buelna). Laŭ datesploro, ili estis kreitaj inter la 1-a jarcento ankaŭ Kristo kaj la 1-a jarcento post Kristo. Tamen, kelkaj spertuloj konsideras, ke ili estis tajlitaj eĉ antaŭ la jarcentoj 6-a kaj 5-a antaŭ Kristo.
Nomo | Diametro (cm) | Epoko | Trovloko |
---|---|---|---|
Steleo de Barros 1 | 3-a jarcento | Barros | |
Steleo de Barros 2 | Barros | ||
Steleo de Lombera 1 | Los Corrales de Buelna | ||
Steleo de Lombera 2 | Los Corrales de Buelna | ||
Steleo de Zurita | 1-a jarcento a.K. - 1-a jarcento p.K. | Zurita |
Nomo | Diametro(cm) | Epoko | Trovloko |
---|---|---|---|
Steleo de Lombera 3 | Los Corrales de Buelna | ||
Steleo de Luriezo | 1-a jarcento | Luriezo | |
Steleo de Toranzo | Espina del Gallego |