Kantono Adair
Aspekto
La nomo kantono Adair (angle Adair County) aludas al la sekvaj kantonoj de Usono:
- Kantono Adair (Iovao) estas kantono en la subŝtato Iovao,
- Kantono Adair (Kentukio) kantono en la subŝtato Kentukio,
- Kantono Adair (Misurio) kantono en la subŝtato Misurio kaj
- Kantono Adair (Oklahomo) kantono en la subŝtato Oklahomo de Usono.
Ili havas sian nomon honore al John Adair, kiu soldate partoprenis en la Usona Milito de Sendependeco, batalis en kontraŭ-indiana milito en 1791 kaj 1792 sub generalo James Wilkinson, servis en la Brit-usona milito de 1812 kiel regimentestro sub generalo Andrew Jackson, paralele iĝis politikisto de Usono kaj de 1820 ĝis 1824 estis guberniestro de Kentukio.