Kantono Lancaster (Suda Karolino)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: kantono Lancaster |
kantono Lancaster (Suda Karolino) | |
![]() la kantona juĝejo en historia foto jam de 1969
| |
Mapo | |
![]() Situo en Suda Karolino | |
![]() | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 1798 |
---|---|
Ŝtato | ![]() |
Subŝtato | ![]() |
Ĉefurbo | Lankastro |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
1 438 km² 1 422 km² 16 km² |
Loĝantaro - Censo en 2020: - Loĝdenso: |
96 016 67 / km² |
Horzono: | UTC−5, somere UTC−4 |
La kantono Lancaster - jen kun anglalingva kantononomo, plene esperante estus kantono Lankastro, sen ke pri la efektiva uzo de tiu esperantigita kantona nomo en la gazetaro aŭ literaturo de Esperanto estus eksteraj referencoj, angle Lancaster County, prononco laŭ la sistemo IFA [lˈaŋkastə kˈa͡ʊnti] - estas unu el la 46 kantonoj de Usono en la subŝtato Suda Karolino. La administra centro estas la urbo Lankastro, Lancaster. La kantono estis fondita la 30-an de novembro 1797. La teritorio havas komunan limon kun kantono Mecklenburg, kantono Unio, kantono Chesterfield, kantono Kershaw, kantono Jorko, kantono Fairfield kaj kantono Chester.
Ĝi estis nomita tiel omaĝe al la kantono Lancaster (Pensilvanio), kaj kompreneble, origine referencas al la kantono aŭ graflando ĉirkaŭ la brita urbo Lancaster aŭ Lankastro, la ĉefurbo de Lancashire aŭ esperante Lankaŝiro, Anglio.
Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 96 016 personoj sur areo de 1 438 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 67 loĝantoj/km². El la kantona teritorio cetere 1 422 kvadrataj kilometroj estas tera areo kaj 16 kvadrataj kilometroj estas akva areo.
Urboj
[redakti | redakti fonton]Jen listo de ĉiuj urboj kaj lokoj de la kantono, pri kiuj tamen ĝis la stato de 2025 ankoraŭ ne estas unuopaj esperantaj artikoloj:
- Buford
- Elgin
- Heath Springs
- Indian Land
- Irwin
- Kershaw
- Lancaster Mill
- Lancaster
- Springdale
- Taxahaw
- Van Wyck
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]![]() stato de Andrew Jackson |
![]() buntaj dometoj en loka kampadejo |