Kantono Sonoma

Sonoma (Kalifornio) | |
![]() | |
Mapo | |
![]() Situo en Kalifornio | |
![]() | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 1850 |
---|---|
Ŝtato | ![]() |
Subŝtato | ![]() |
Ĉefurbo | Santa Rosa |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
4 580 km² 4082 km² 498 km² |
Loĝantaro - Censo en 2020: - Loĝdenso: |
488 863 107 / km² |
Horzono: | pacifika tempo: UTC-8 / somera tempo UTC-7 |
La Kantono Sonoma - angle Sonoma County - estas kantono de Usono en la subŝtato Kalifornio. Ĝi situas norde de la Golfo de San-Francisko. Ĝia ĉefurbo estas Santa Rosa. La kantono estas parto de la urbega "Areo Golfo de San-Francisko". La vorto "Sonoma" venas el la lingvo de la Mivok-indianoj kaj tradukatas aŭ "valo de la luno" aŭ "lando de ĉefulo nazo".
Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 488 863 personoj sur areo de 4 580 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 107 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun kantono Mendocino, kantono Lago, kantono Napa, kantono Solano kaj kantono Marin.

Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La kantono konatas pro sia vinproduktado kaj grandaj vitejoj. Aparte produktiĝas la vinspecoj Chardonnay, Cabernet Sauvignon kaj Pinot Noir, sed iom malplikvante ankaŭ Merlot kaj Zinfandel.
Turismo
[redakti | redakti fonton]Unu el la plej pitoreskaj plaĝoj de Kalifornio estas la 17 mejlojn longa Sonoma Coast State Beach laŭlonge de la ŝtata ŝoseo 1 inter la loĝlokoj Kenner kaj Bodega Bay.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|