Kantono Transylvania
kantono Transylvania (Norda Karolino) | |
![]() | |
Mapo | |
![]() Situo en Norda Karolino | |
![]() | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 1861 |
---|---|
Ŝtato | ![]() |
Subŝtato | ![]() |
Ĉefurbo | Brevard |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
986 km² 981 km² 5 km² |
Loĝantaro - Censo en 2020: - Loĝdenso: |
32 986 33 / km² |
Horzono: | UTC-5, somere UTC-4 |
Retejo: http://www.transylvaniacounty.org | |
Nomita laŭ: Transilvania Kolonio | |
![]() | |
La kantono Transylvania - angle Transylvania County, prononco laŭ la sistemo IFA [tɹansɪlvˈe͡ɪni͡ə kˈa͡ʊnti], principe ankaŭ esperantigebla al formo kantono Transilvanio aŭ eĉ kun adjektiva aldonaĵo kantono Transilvania, kvankam pri la efektiva uzo de tiu esperantlingva formo ĝis nun ne estas skribaj referencoj el la literaturo aŭ gazetaro - estas kantono de Usono en la subŝtato Norda Karolino. La administra centro estas la urbo Brevard. La kantono estis fondita en 1861. Ĝi ricevis sian nomon laŭ Transilvania Kolonio, kaj probable tute origine laŭ Transilvanio en Eŭropo.
Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 32 986 personoj sur areo de 986 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 33 loĝantoj/km². El la kantona teritorio cetere 981 kvadrataj kilometroj estas tera areo kaj 5 kvadrataj kilometroj estas akva areo. La teritorio havas komunan limon kun kantono Henderson, kantono Greenville, kantono Pickens, kantono Oconee, kantono Jackson, kantono Haywood kaj kantono Buncombe. En la mapoj facile videblas, ke la areo situas ĉe la suda rando de Norda Karolino, lime al la najbara subŝtato Suda Karolino - en la najbara subŝtato situas la kantonoj Pickens kaj Greenville.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
![]() la unua baptisma kirko en la kantona ĉefurbo Brevard |
![]() historia vilao Hanckel-Barclay de 1856 |
![]() la vilaa trabodomo Backus situas lime de la najbara kantono Jackson |