Kantono Washington (Rod-Insulo)
Aspekto
Por samtitola artikolo vidu la paĝon kantono Washington. |
Washington (Rod-Insulo) | |
Mapo | |
Situo en Rod-Insulo | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 1729 |
---|---|
Ŝtato | Usono |
Subŝtato | Rod-Insulo |
Ĉefurbo | |
Plej granda urbo | South Kingstown |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
1.458 km² 862 km² 596 km² |
Loĝantaro - Censo en 2000: - Loĝdenso: |
123.546 143 / km² |
Nomita laŭ: George Washington | |
Kantono Washington estas unu el la kvin kantonoj de la usona subŝtato Rod-Insulo. Ĝia plej granda urbo estas South Kingstown.
Ĉar kantonoj en Rod-Insulo ne havas administran funkcion, la kantono ne havas oficialan ĉefurbon.
Washington estas la plej suda kantono de la subŝtato kaj neformale nomata South County (suda kantono). La plej suda punkto estas insulo Block Island, ĉ. 20 km for de la bordo.
La kantono estis fondita en 1729 kun la nomo King's County. En 1781 ĝi ricevis sian nunan nomon.
Urboj
[redakti | redakti fonton]Washington estas dividita al naŭ urboj:
- Charlestown
- Exeter
- Hopkinton
- Narragansett
- New Shoreham
- North Kingstown
- Richmond
- South Kingstown
- Westerly
Rezervejo
[redakti | redakti fonton]Indianoj de la tribo Narrangansett havas rezervejon en la teritorio de urbo Charlestown.
Naturparkoj
[redakti | redakti fonton]En la teritorio de Washington situas kvar protektataj areoj (el kvin en la subŝtato):
- Nacia besto-rifuĝejo de Block Island, sur la samnoma insulo. Fondita en 1973.
- Nacia besto-rifuĝejo John H. Chafee. Fondita en 1988 sub la nomo Pettaquamscutt Cove.
- Nacia besto-rifuĝejo Ninigret. Fondita en 1970.
- Nacia besto-rifuĝejo Trustom Pond. Fondita en 1987.