Kapelo Ĉieliro de Maria (Csepreg)
Kapelo Ĉieliro de Maria | |
---|---|
![]() Kapelo Ĉieliro de Maria en Csepreg
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Csepreg |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Vas (Hungario) |
diocezo | Szombathely |
paroĥo | en la urbo |
Dato de konsekro | 1869 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | novgotiko |
Konstruado | –1867 |
Specifo | |
Ligiloj | |
La kapelo Ĉieliro de Maria estas romkatolika monumento historia en urbo Csepreg (Hungario). La kapelo estas ankaŭ pilgrimloko kun kalvario.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la mezepoko en tiu loko estis kirko (same Ĉieliro de Maria), kiu en nekonata jaro estis malkonstruita pro la malbona stato. En la saman lokon estis konstruita kapelo en 1867. Post 2 jaroj ĝi estis konsekrita.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en rando de la urbo en herbejo. Malantaŭe estas ŝtona kalvario kaj laŭvoje 14 golgotaj stacioj. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo estas videbla tra la turo. La navo kaj la turo havas rondajn fenestrojn. Interne la altaro estis skulptita el kalkoŝtono kune kun statuoj de Stefano la 1-a (Hungario) kaj Ladislao la 1-a (Hungario). Pli supre estas statuo pri Sankta Maria.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]