Kapelo Francisco Xavier (Szolnok)
Kapelo Francisco Xavier | ||
---|---|---|
Kapelo Francisco Xavier en Szolnok
| ||
kapelo • katolika preĝejo | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Szolnok | |
Geografia situo | 47° 10′ 41″ N, 20° 11′ 22″ O (mapo)47.1780555620.18944444Koordinatoj: 47° 10′ 41″ N, 20° 11′ 22″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | romkatolika eklezio | |
provinco | Jász-Nagykun-Szolnok | |
diocezo | Vác | |
dekanujo | Szolnok | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstrustilo | baroko | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La vota kaj pilgrimloka kapelo Francisco Xavier estas romkatolika historia monumento (ekde 1949) en Hungario, en urbo Szolnok.
Historio
[redakti | redakti fonton]Memore al ĉeso de pesto la kapelo estis konstruita en 1733 ekster la urbo, kie la mortintoj estis entombigitaj. Klemento la 13-a deklaris ĝin pilgrimloko en 1767. La turo estis alkonstruita en 1808. En 1868 ĝi estis iom ruina, post la necesaj laboroj ĝi denove estis uzebla en 1871. Dum la 1-a mondmilito oni forportis la 3 sonorilojn, ekde tiam la kapelo ne havas ilin. Renovigaj laboroj okazis en 2009.
Kapelo
[redakti | redakti fonton]La Kapelo situas sola ĉe vojkruciĝo, kie en 2011 oni kreis placeton. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo. Antaŭ la fasado krucifikso estas videbla ekde la malfrua 19-a jarcento. La sanktejo estas tre malgranda kaj duonronda.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- hungare kun foto Arkivigite je 2019-02-18 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]
- [2] Arkivigite je 2019-02-18 per la retarkivo Wayback Machine