Kapelo Sankta Donato (Székesfehérvár)
Kapelo de Sankta Donato | ||||
---|---|---|---|---|
![]() Kapelo Sankta Donato en Székesfehérvár
| ||||
kapelo • katolika preĝejo | ||||
Loko | ||||
Ŝtato | Hungario | |||
Municipo | Székesfehérvár | |||
Geografia situo | 47° 12′ 12″ N, 18° 28′ 3″ O (mapo)47.20346318.467596Koordinatoj: 47° 12′ 12″ N, 18° 28′ 3″ O (mapo) | |||
Bazaj informoj | ||||
Religio | kristanismo | |||
Rito | romkatolika eklezio | |||
provinco | Fejér | |||
diocezo | Székesfehérvár | |||
Arkitektura priskribo | ||||
Konstruado | ||||
Specifo | ||||
Enhaveco | 50 homoj | |||
Longo | 15,5 m | |||
Larĝo | 9,5 m | |||
Alto | 18 m (turo) | |||
Konstrumaterialo | masonita | |||
Mapo | ||||
| ||||
Ligiloj | ||||
Kapelo de Sankta Donato estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en rando de Székesfehérvár.

Historio
[redakti | redakti fonton]Dum dominado de turkoj en tiu loko estis gardoturo. Oni konstruis barokan kapelon kun 3 altaroj el ŝtonoj de la gardoturo en 1733, en la sekva jaro ĝi estis konsekrita. La jezuitoj servis en la kapelo ĝis 1816, poste ermito. La kapelo estis restaŭrita en 1836, pli nova turo estis konstruita en 1877, inter 1923 kaj 1925 la navo estis pligrandigita, la turo plialtigita, fine en 1933 renovigita. En 1944 la kapelo plene neniiĝis pro eksplodo, poste oni konstruis sonorilostablon kaj krucon. En 1993 oni konstruis pli novan kapelon. En la sekva jaro ĝi estis konsekrita. La konstruaĵo ricevis arkitekturan premion en 2008.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola inter loĝdomoj, sed la loko longe estis vitejo. Antaŭ la kapelo estas ŝtupoj kun kruco. En la fasado meze estas la enirejo, pli supre la turo altiĝas, samtempe reliefas. Ankaŭ malantaŭe estas enirejo, krome apude alia kruco. Interne ankaŭ kriptoj troviĝas.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun bildoj Arkivigite je 2018-10-13 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj
- [1]
- [2]
-
Sankta Donato interne
-
Malantaŭa parto de la kapelo
-
Kripto