Kapelo Sankta Kruco (Kisapáti)
Kapelo Sankta Kruco | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kisapáti |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Veszprém |
diocezo | Veszprém (urbo) |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romaniko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Kapelo Sankta Kruco estas romkatolika monumento historia en Hungario, en vilaĝo Kisapáti. Ĝi estas la plej malnova konstruaĵo de la vilaĝo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La romanika preĝejo estis menciita en 1245, tamen la identeco ne estas tutcerta. Laŭ arkeologoj oni konstruis ĝin en la 13-a jarcento. Tiutempe la vilaĝo etendiĝis en tiu ĉi loko. Gotika trakonstruo okazis en 1414 kaj oni alkonstruis sakristion supozeble post jardekoj. En la 17-a jarcento la plena vilaĝo ŝanĝis lokon al la nuna loko, nur la preĝejo restis. Oni supozas, ke la forlasita preĝejo jam estis ruina pro la kontraŭturkaj bataloj, tamen oni renovigis ĝin en 1772. En la 19-a jarcento la preĝejo ne estis uzata kaj denove ruiniĝis, ja la vilaĝo havis preĝejon en la nova loko. En 1958 post arkeologiaj esploroj - kiel kapelo - ĝi plene renoviĝis, denove en 1991.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kapelo situas sola ĉe piedo de monto en proksimeco de vitejoj. Ĝi havas 3 partojn: la navo estas kuŝanta brikoforma, la apuda absido estas staranta brikoforma kaj iomete malpli larĝa, ol la navo. La sakristio troviĝas malantaŭ la navo. La enirejo funkcias en mezo de la laŭlonga navoflanko. Interne restis la altara ŝtono el la romaniko, arkeologoj trovis ankaŭ spurojn de freskoj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- [1] Arkivigite je 2018-08-23 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj
- hungare kun 3 fotoj Arkivigite je 2018-08-23 per la retarkivo Wayback Machine
- [2] Arkivigite je 2018-08-23 per la retarkivo Wayback Machine