Kapelo Vizito de Maria (Máriakálnok)
Kapelo Vizito de Maria | |
---|---|
Pilgrima kapelo Vizito de Maria en Máriakálnok
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Máriakálnok |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Győr-Moson-Sopron |
diocezo | Győr |
Dato de konsekro | 1874 |
Statuso | pilgrimloko |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | novromaniko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
Kapelo Vizito de Maria estas romkatolika kapelo kun pilgrimloko en Hungario, en vilaĝo Máriakálnok.
Historio
[redakti | redakti fonton]La pilgrimado komenciĝis pro fonto, kiu onidire faris sana soldatojn dum la kontraŭturkaj bataladoj en 1529. Iom poste fiŝisto trovis skulptaĵon pri Sankta Maria. La fiŝisto konstruis apud la fonto ermitejon, poste longe ermitoj zorgadis pri la puto. Laŭ malnovaj rememoroj ekde la 16-a jarcento la puto estis pilgrimloko, al tio ligiĝas pluraj mirakloj. La kapelo estis konstruita en 1643, kiu bruldetruiĝis en 1873, sed interne la skulptaĵo ne cindriĝis. En la sekva jaro oni konstruis la nun videblan kapelon, samtempe Pio la 9-a deklaris ĝin pilgrimejo. En 1934 kaj 2003 la kapelo renoviĝis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola inter arboj, sed apude oni konstruis ankaŭ subĉielan mesejon kun altaro, predikejo kaj benkoj. La fasado estas simetria, meze la turo iomete reliefas. Kelkaj ŝtupoj kuras al la enirejo. Super la enirejo malgranda balkono estas videbla, kiun pli supre 2 skulptaĵoj ornamas. Post la navo kvarangula absido etendiĝas.
Skulptaĵo
[redakti | redakti fonton]La skulptaĵo estis farita el tilio, sed la hararo estas natura. Sankta Maria havas kronon, ŝi tenas maldekstre Jesuon, dekstre bastoneton. La korpo estas kovrita per mantelo.
Kermesoj okazas en la 2-an de julio kaj en sekva dimanĉo de la 8-an de septembro.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun foto[rompita ligilo]
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2017-05-14 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]
- hungare kun 3 fotoj