Saltu al enhavo

Kapibaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kapibaro
Troveblo de fosilioj: Plejstoceno - Nun

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Ronĝuloj Rodentia
Subordo: Histrikuloj Hystricomorpha
Infraordo: Caviomorpha
Familio: Kaviedoj Caviidae
Subfamilio: Hydrochoerinae
Genro: Hydrochoerus
Brisson, 1762
Specio: H. hydrochaeris
Hydrochoerus hydrochaeris
(Linnaeus, 1766)
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kapibaro (el la tupia lingvo kaapiwara [kaapiŭara] t. e. herbmanĝanto) (Hydrochoerus hydrochaerus) estas mamulo el la ordo ronĝuloj (Rodentia), familio hufungaj ronĝuloj (Caviidae). Tiu specio vivas en Sudameriko de la Orinoko ĝis la Rio de la Plata apud akvoj.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas la plej granda specio el inter la ronĝuloj. Ties korpoformo kaj hararo memorigas onin je porko. Ĝia kapo estas alta, larĝa kaj la buŝnazo estas obtuza. La orelo estas malgranda, la supra makzelo estas fendita, la okuloj estas relative grandaj. Ĝia kolo estas mallonga, la trunko dika sen vosto. La postaj kruroj estas pli longaj ol la antaŭaj. La postaj kruroj havas 4 fingrojn, la antaŭaj 3. La fingroj estas kunligitaj per naĝmembrano kaj estas ekipitaj per grandaj hufosimilaj ungoj.

La hararo estas maldensa kaj kruda. La koloro estas nekarakterize bruna kun iom da ruĝa aŭ brunflava nuanco. La tuta longo povas superi eĉ 1 m, ŝultroalto estas 50 cm, pezo 50 kg averaĝe sed ĝis 65 kg.

Vivmaniero

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas neagresema besto, kiu rapide moviĝas surtere, atingante rapidon simile ol ĉevalo.[1] Ĝi ankaŭ bone kaj rapide naĝas en akvo, restante tute enakve dum ĝis kvin minutoj, kiel strategio por eviti predantojn.[2]

Tiu neotropisa specio manĝas akvajn plantojn kaj arboŝelon, sed damaĝas eĉ plantejojn.

La femalo naskas unufoje en jaro 5–6 idojn. Maskloj povas vundi aŭ eĉ mortigi idojn de alia paro, verŝajne por certigi la vivon de sia propra posteularo.

En Sudameriko ĝia viando, kiu similas al porkviando, estas tre ŝatata kaj, pro tio, oni tro ĉasas ĝin.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
Kavio
Napaj humidaj arbaroj
Humida Ĉako
Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio
Urugvaja savano