Kapitano Krik
Kapitano Krik | |
Vera nomo | Samuelo Krik |
Universo | Rat-Man |
Kreita de | Leonardo Ortolani |
Originala versio | |
---|---|
Nomo | Samuel Krik |
Lingvo | itala |
Eldonisto | Panini Comics – Cult Comics |
Unua apero | Rat-Man n. 1 (Rat-Man contro il Ragno) |
Dato | novembro 1995 |
Oficiala retejo | www.rat-man.it |
Esperanta versio | |
Tradukis | projekto RoMEo |
Eldonis | Espero |
Unua apero | Rat-Man n. 1 (Rat-Man kontraŭ la Araneo) |
Dato | novembro 2007 |
Esperanta retejo | retejo de projekto RoMEo |
Detaloj | |
Naskiĝdato | 1935 |
Sekso | M |
Amikoj | Tadeo Brakko |
Povoj | gvidkapablo |
La Kapitano Krik estas komiksa rolulo kiu apartenas al la universo de Rat-Man, kreita de Leo Ortolani.
Personeco
[redakti | redakti fonton]Kiel klarigis la aŭtoro mem en numero de Rat-Man Collection (RMC) inspirita je Star Trek, lia nomo venas de (ne tro kaŝita) anagramo de tiu de la kapitano de la kosmoŝipo Enterprise.
Junega, partoprenis en la atempto kapti la fian Boda Valkero, sed trovis nur lian filon, Janus.
Fariĝis poste kapitano de la polico en la SenNoma Urbo. Malaperas post la kapto de la Katino, eĉ se en la epizodo Forgesitaj de la tempo! (RMC10, januaro 1999), kiu okazas multajn jarojn post la nuntempo, oni lin vidas denove kiel kapitano je la mortmomento (li mortis baptante bombon per basbalbatilo por montri ke ĝi jam ne plu povus eksplodi).
En RMC66 li reaperas kaj, en RMC67, kiam Rat-Man lin demandas kial kaj kien li estis malaperinta, li respondas ke estas kialo por ne doni klarigojn (kvankam, en la tuj posta bildo, oni vidas Ortolani agnoskante ke li ankoraŭ ne trovis taŭgan klarigon por ĉio).