Kapoj de diablo
Kapoj de diablo | |
ĉeĥe: Čertovy hlavy | |
statuoj | |
Kapoj de diablo
| |
Oficiala nomo: Kapoj de diablo | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Mělník |
Municipo | Želízy |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Doksa montetaro |
Situo | Kapoj de diablo |
- koordinatoj | 50° 25′ 13″ N 14° 27′ 53″ O / 50.42028 °N, 14.46472 °O (mapo) |
Geologia konsisto | Grejso |
Estiĝo | 1841–1846 |
Aŭtoro | Václav Levý |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Čertovy hlavy | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Kapoj de diablo (ĉeĥe: Čertovy hlavy) estas preskaŭ 9 m altaj rokaj reliefoj de du gigantaj (diablaj) kapoj hakitaj en grejsajn blokojn en pina arbaro super municipo Želízy en distrikto Mělník en Ĉeĥio. Temas pri verko de skulptisto Václav Levý, kiujn li hakis en la jaroj 1841–1846 (periodo de romantismo). El vidpunkto de dimensioj temas en la ĉeĥaj rilatoj pri la tute unika verko. Tio estas la dua plej granda verko de kapoj en la mondo, pli granda estas sole en Mount Rushmore.[1]
La reliefoj estas nuntempe jam sufiĉe damaĝigitaj pro veter-influoj kaj precipe pro homa maldisciplino konsistanta en grimpado sur ili. En la jaro 2011 la posedanto lasis la pinarbaron antaŭ la reliefoj hakigi kaj la kapoj tial estas videblaj eĉ de ŝoseo I/9.[2]
La kapoj de diablo estas libere alireblaj sur blua turisma marko de la municipa ofico en Želízy. La pado plu kondukas suden al kaverno Klácelka kun reliefoj de hakitaj signifaj personecoj kaj herooj de la ĉeĥa historio. Proksimume 2,5 km sur la turisma marko nordoriente de Želízy ankaŭ troviĝas rokreliefoj de Harfenice kaj Had el la jaroj 1840–1845.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Belvido el pinto de Kapoj de diablo
-
Rokreliefo Harfenice
-
Harfenice, kaverno U ještěra
-
Rokreliefo Had