Karel Sabina
Karel Sabina | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 29-an de decembro 1813 en Prago | ||||
Morto | 9-an de novembro 1877 (63-jaraĝa) en Prago | ||||
Tombo | tombejoj de Olšany vd | ||||
Etno | ĉeĥoj vd | ||||
Lingvoj | germana • pola • ĉeĥa vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstra imperio Bohemio vd | ||||
Memorigilo | |||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Arian Želinský • Leo Blass • Robert Grün vd | ||||
Okupo | tradukisto verkisto filozofo politikisto dramaturgo literaturkritikisto libretisto poeto ĵurnalisto dramaturgo publikigisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Karel SABINA (naskiĝis la 29-an de decembro 1813 en Prago; mortis la 8-an de novembro 1877 en Prago) estis ĉeĥa ĵurnalisto, literatura kritikisto kaj verkisto.
Lia patro estas nekonata, edukis lin masonisto J. Sovina. Sabina studis filozofion kaj juron (tiun li ne finis) kaj partoprenis politikan vivon kontraŭ Aŭstrio. Plurfoje li estis police esplorata, eĉ kondamnita al morto, sed la puno estis ŝanĝita al 18-jara malliberejo. En 1857 pro amnestio li estis liberigita. En 1859 la polico lin devigis fariĝi konfidenculo kaj raporti pri politika kaj literatura ĉeĥa vivo. En 1872 estis la kunlaboro malkovrita, la ĉeĥaj patriotoj lin nomis perfidulo kaj li foriris al Dresdeno. Kvankam li defendis sin per broŝuro Defendo kontraŭ mensoguloj kaj kalumniantoj, oni ne kredis lin. La operoj laŭ liaj libretoj poste aperadis sen lia nomo.
Li estis amiko de Karel Hynek Mácha kaj lia unua klariganto. Sabina estis grava kritikisto kaj literatura teoriisto, opera libretisto kaj prozisto.
Liaj ĉefverkoj estas romano Revivigitaj tomboj pri karcero meze de la 19-a jarcento kaj opertekstoj Vendita fianĉino por komponisto Bedřich Smetana, Branderburgianoj en Bohemio (ankaŭ por Smetana) kaj En la puto por komponisto Vilém Blodek (la unuan kaj la trian opertekstojn esperantigis Tomáš Pumpr).
Poezio
[redakti | redakti fonton]- Básně (Poemoj, 1841)
Prozo
[redakti | redakti fonton]- Hrobník (Tombisto, 1844)
- Karlstejn (Karlŝtejn, 1844)
- Povídky, pověsti, obrazy a novely (Rakontoj, mitoj, bildoj kaj noveloj, 1845)
- Vesničané (Vilaĝanoj, 1847)
- Blouznění (Fantaziado, 1857)
- Hedvika (Hedvika, 1858)
- Jaroslava (Jaroslava, 1859)
- Jen tři léta! (Nur tri jarojn!, 1860)
- Hyacint (Hiacinto, 1862)
- Na poušti (En dezerto, 1863)
- Věčný ženich (Eterna fianĉo, 1858-1863)
- Oživené hroby (Revivigitaj tomboj, 1870)
Dramoj
[redakti | redakti fonton]- Inzerát (Gazet-anonco, 1866)
- Tajné plány (Sekretaj planoj, 1866)
- Maloměstské klepny (Etburĝaj klaĉulinoj, 1868)
- Černá růže (Nigra rozo, 1868)
- Šašek krále Jiřího (Bufono de reĝo Georgo, 1870)
- Kocour a kočka (Virkato kaj katino, 1870)
- Morana čili Svět a jeho nicoty (Morana aŭ La mondo kaj ĝiaj bagateloj, 1874)
- Král Ferdinand Dobrotivý a jeho doba (Reĝo Ferdinando la Bonkora kaj lia epoko, 1877)
Oper-libretoj
[redakti | redakti fonton]- Braniboři v Čechách (Branderburgianoj en Bohemio, 1862, muziko Bedřich Smetana)
- Prodaná nevěsta (Vendita fianĉino, 1863, muziko Bedřich Smetana)
- Templáři na Moravě (Templanoj en Moravio, 1865, muziko Karel Richard Šebor)
- Bukovín (Bukovín, 1866, muziko Zdeněk Fibich)
- V studni (En la puto, 1866, muziko Vilém Blodek)
- Zítek (Zítek, 1868, muziko Vilém Blodek)
- Mikuláš (Nikolao, 1870, muziko Josef Richard Rozkošný)
- Starý ženich (Maljuna fianĉo, 1871, muziko Karel Bendl)
Eseoj
[redakti | redakti fonton]- Dějepis literatury československé staré a střední doby (Historio de la literaturo ĉeĥoslovaka de la tempoj antikva kaj meza, 1860-1866)
- Duchovný komunismus (Spirita komunismo, 1861)
- Pavel Josef Šafařík (Pavel Josef Šafařík, 1861)
- Kronika války prusko-italsko-rakouské (Kroniko de la milito prusa-itala-aŭstria, 1867)
- Václav Stach, jeho doba a spisy (Václav Stach, lia epoko kaj verkaro, 1870)
- Obrana proti lhářům a utrhačům (Defendo kontraŭ mensoguloj kaj kalumniantoj, 1872)
- Das Theater und Drama in Böhmen bis zum Anlage des 19. Jahrhunderts (Teatro kaj dramo en Bohemio ĝis kontribuo de la 19-a jarcento, 1877)
- Der Sturmvogel der Revolution in Österreich vor dem März 1848 (Ŝtormbirdo de revolucio en Aŭstrio en marto 1848, postmorte 1879)
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Vendita fianĉino (tr. Tomáš Pumpr, ciklostilita, elektitaj arioj por Verda Stacio)
- En la puto (tr. Tomáš Pumpr, ciklostilita, por Verda Stacio)
- Naskiĝintoj en Prago
- Mortintoj en Prago
- Naskiĝintoj en 1813
- Mortintoj en 1877
- Viroj
- Naskiĝintoj la 29-an de decembro
- Mortintoj la 9-an de novembro
- Ĉeĥaj ĵurnalistoj
- Ĉeĥaj verkistoj
- Ĉeĥlingvaj verkistoj
- Germanlingvaj verkistoj
- Ĉeĥaj romanistoj
- Ĉeĥaj poetoj
- Ĉeĥaj filozofoj
- Ĉeĥaj dramistoj
- Ĉeĥaj kritikistoj
- Ĉeĥaj eseistoj
- Ĉeĥaj literaturhistoriistoj
- Ĉeĥaj literaturkritikistoj
- Ĉeĥaj publicistoj
- Ĉeĥaj tradukistoj
- Tradukistoj el la germana lingvo
- Tradukistoj el la pola lingvo
- Tradukistoj al la ĉeĥa lingvo
- Ĉeĥoj kondamnitaj al mortpuno
- Ĉeĥlingvaj poetoj