Karen Armstrong
Karen Armstrong | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Karen Armstrong | |||||
Naskiĝo | 14-an de novembro 1944 (80-jaraĝa) en Worcestershire | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Kolegio Sankta Anno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teologo islamologo universitata instruisto verkisto historiisto de religioj vd | ||||
Laborkampo | Religioscienco, filozofio, komparo inter religioj, etiko en religio, kompato kaj Ora regulo vd | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Karen ARMSTRONG (n. la 14-a de novembro 1944) estas brita aŭtoro de multaj verkoj pri la komparo de religioj. Ŝi unue estis rimarkita pro ŝia tre sukcesa verko A History of God ("Historio de Dio"). Ŝia verkaro estis tradukita al 45 lingvoj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dum sep jaroj inter 1962–1969 ŝi estis katolika monaĥino. Ŝi forlasis la ordenon en 1969 kaj iris studi[1] en Oxford. Ŝi instruis interalie ĉe la Leo Baeck College for the Study of Judaism. (Kolegio por studado de Judismo). Ŝi deklaras, ke "ĉiuj grandaj tradicioj diras la samon en plimalpli la sama maniero, spite de iliaj surfacaj malsamoj.... En ĉiuj estas komuna la emfazo sur la unuranga graveco de la kompato kiel esprimita per la ora regulo: Ne faru al aliaj, tion kion vi ne volas ke oni faru al vi".
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Tongues of Fire: An Anthology of Religious and Poetic Experience. Editor. Harmondsworth, England: Viking Press. 1985. ISBN 978-0-670-80878-6.
- The Gospel According to Woman: Christianity's Creation of the Sex War in the West. London: Pan Books. 1986. ISBN 978-0-330-29744-8.
- Holy War: The Crusades and their Impact on Today's World. 1988. slam: A Short History. 2000.
- The Battle for God: Fundamentalism in Judaism, Christianity and Islam. 2000.
- Faith After 11 September. 2002.
- Muhammad: A Prophet For Our Time. 2006.
- Twelve Steps to a Compassionate Life. 2010. ISBN 978-0-307-59559-1.
- A Letter to Pakistan. Oxford University Press. 2011. ISBN 978-0-19-906330-7.
- Fields of Blood: Religion and the History of Violence. Bodley Head. 2014. ISBN 978-1-84792-186-4.[42]
Honoroj
[redakti | redakti fonton]Gajninte TED-Premion en 2008, ŝi iniciatis la Ĉarton por kompato.
Pri religio kaj kompato
[redakti | redakti fonton]Karen Armstrong opinias ke religio ne temas pri kredado de aferoj, sed pri tio kion vi faras. Ĝi estas etika alkemio. Religio temas pri konduto en maniero, kiu ŝanĝas vin, kiu donas al vi sugestojn pri sankteco"[2]. Ŝi asertas ke religia fundamentismo estas ne nur respondo al, sed produkto de la nuntempa kulturo[3] kaj tial konkludas ke, "Ni urĝe bezonas igi kompaton klara, lumiga kaj dinamika forto en nia polarigita mondo. Enradikita en principa persistemo transcendi egoismon, kompato povas rompi politikajn, dogmajn, ideologiajn kaj religiajn limojn. Naskita el nia profunda interdependeco, kompato estas esenca al homaj rilatoj kaj al plenumita homaro. Ĝi estas la vojo al klerismo, kaj nemalhavebla al la kreado de justa ekonomio kaj paca tutmonda komunumo."[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) Schulson, Michael, "Karen Armstrong on Sam Harris and Bill Maher: "It fills me with despair, because this is the sort of talk that led to the concentration camps". Salon, la 23-an de novembro 2014.
- ↑ (en) Dave Weich, "Karen Armstrong, Turn, Turn, Turn".
- ↑ (en) "Voices on Antisemitism interview with Karen Armstrong". United States Holocaust Memorial Museum. (5-a de julio 2007). Arkivita de la originalo, la 15-an de februaro 2012.
- ↑ (en) The Charter for Compassion. Aktivita la 10-an de majo 2011 pere de Wayback Maŝino.