Kariba vireo
Kariba vireo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kariba vireo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Vireo caribaeus (Bond & Meyer de Schauensee, 1942) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Proksimuma vivteritorio
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kariba vireo, laŭ la latina scienca nomo, aŭ Sanandresa vireo, laŭ la habitato kaj nomo en nacilingvoj (Vireo caribaeus), estas minacata specio de vireo endemia de la insulo de Kolombio nome San Andrés en la Kariba Maro, situa antaŭ la orienta marbordo de Nikaragvo, kie ne estas indiĝenaj mamuloj escepte vesperto. Pro habitatoperdo kaŭzita de la pli kaj pli etenda homa populacio en tiu malgranda insulo, tiu specio limiĝis lastatempe nur al kelkaj lokoj en la suda duono de la insulo, sed ĝi estas ankoraŭ komuna en kelkaj el tiuj areoj. Ĝi troviĝas en plej parto de habitatotipoj en la insulo.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas malgranda birdo, 12.5 cm longa. Ĝi estas olivverdeca supre kaj blankeca aŭ helflava sube kun pli flavecaj aŭ eĉ helbrunecaj flankoj kaj ventro. Ĝi havas du blankajn striojn en flugiloj, palajn bordojn en flugilplumoj kaj helflavan strion inter la beko kaj okulo. La okulo estas grizbruna kaj la kruroj estas grizecaj.[1][2] Ĝi havas kelkajn kantojn kaj alvokojn, pere de unusilaba babilado, ripeta dusilaba kanto kaj trisilaba kanto;[1] tiu tritipa kanto estas malkutima inter vireoj. Krome estas kontaktalvoko inter seksoj ununota.
Ĝi estas tre simila al la Mangrovovireo (V. pallens) kaj al la Jamajka vireo (V. modestus). Ĝi havas iom pli maldikan kaj malhelan bekon ol la Mangrovovireo. Ties beko estas iom pli longa kaj malhela ol tiu de la Jamajka vireo kiu diferenciĝas ankaŭ ĉar havas blankecan okulon kaj pli svagan strion inter la beko kaj la okulo.[3]
Distribuado kaj habitato
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas limigita al la insulo de San Andrés en sudokcidenta Karibio kiu apartenas al Kolombio, sed estas pli proksima de Nikaragvo. Ĝi loĝas en vario de habitatoj inklude arbarojn, plantejojn de kakao kun disaj arboj, paŝtejojn kun arbustaro kaj marĉojn de mangrovo. Ili preferas vegetaĵaron kun dense subkreskaĵaro. Ĝi estas plej komuna en la malpli urbanizita sudo de la insulo. La populacio estis ĉirkaŭkalkulita je inter 8,200 kaj 14,000 individuoj.[1]
Tiu birdo havas tre malgrandan teritorion de ĉirkaŭ 17 km² kaj povas esti vundebla de la sekvoj de uraganoj.[4] Ĝi estas minacata pro habitatoperdo ĉar la insula populacio pliiĝas. Tamen ĝi estas toleranta de habitatodegradado kaj estas ankoraŭ unu el la plej komunaj birdoj de la insulo. Ĝi estis klasita kiel Vundebla fare de BirdLife International.[1]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Ili nutras sin per kaptado de raŭpoj kaj aliaj artropodoj el vegetaĵaro.[1] La reprodukta teritorio kovras nur ĉirkaŭ 0.5 hektarojn kaj oni konstatis la nestumadon en junio. La nesto estas konstruita ĉu pendante el branĉo en arbusto ĉu el mangrovoj.[1] Two lightly spotted eggs are laid.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 BirdLife International (2009) Species factsheet: Vireo caribaeus Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine. Elŝutita el http://www.birdlife.org la 5an de januaro 2010.
- ↑ Raffaele, Herbert; James Wiley, Orlando Garrido, Allan Keith & Janis Raffaele (2003) Birds of the West Indies, Christopher Helm, London.
- ↑ Bond, James (1950) Birds of Cayo Largo (Cuba), San Andrés and Providencia, Proceedings of the Natural Academy of Sciences, 102: 43-68.
- ↑ Estela, Felipe A., John Douglas Silver & Luis Fernando Castillo (2005) The American White Pelican (Pelecanus erythrorhynchus) in Colombia, with comments on the effects of Caribbean hurricanes Arkivigite je 2017-08-06 per la retarkivo Wayback Machine, Caldasia, 27: 271.
- ↑ Bond, James (1993) Birds of the West Indies, 5a eld., Collins, London.
|