Saltu al enhavo

Karim Al-Ĝaŭhari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karim Al-Ĝaŭhari, 2012 en Frankfurto ĉe Majno

Karim AL-ĜAŬHARI (arabe: كريم الجوهري; naskiĝinta la 26-an de novembro 1963 en Munkeno) estas germana kaj egipta ĵurnalisto.[1]

Estante filo de egiptano kaj germanino li ellernis la araban nur dum universitataj jaroj.[2] Li studis islamologion kaj politikajn sciencojn kun fokuso pri Levantenio ĉe Libera Universitato Berlino; antaŭa kandidatiĝo ĉe munkena ĵurnalista lernejo fiaskis. De 1991 li laboras reporterece en Kairo.

Verkas li por germanlingvaj periodaĵoj, ekz. "Die Tageszeitung" (Berlino), "Die Presse" (Vieno), "Hannoversche Allgemeine Zeitung" (Hanovro), "Stuttgarter Nachrichten" (Stutgarto), "Badische Zeitung" (Freiburg), "Rheinische Post" (Duseldorfo), "Die Rheinpfalz" (Ludwigshafen) kaj "General-Anzeiger" (Bonn).

Por ARD li dum kvin jaroj deĵoris Kaire. De 2004 gvidas li la levantenian buroon de ORF. Estas li membro en la berlina profesia unuiĝo Freischreiber kaj ĉe la societo de liberaj korespondantoj Weltreporter.[3] Tri filojn havas li.

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • 2011: Concordia-Preis (por gazetarlibereco)
  • 2011, 2018 kaj 2020: Journalist des Jahres (aŭstra premio por ĵurnalisto; sekcio de ekstera politiko)
  • 2013: ĉefpremio Journalist des Jahres[4]
  • 2016: premio Leopold-Kunschak-Pressepreis (Aŭstrujo)[5]
  • 2018: premio Axel-Corti-Preis[6]
  • 2023: Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich (meritsigno aŭstruja)[7][8]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Knallharter Job: Auslandskorrespondent"[rompita ligilo] - ĉe: tv-media.at, 9.2.2011
  2. "Karim El-Gawhary, freier Nahost-Korrespondent" - ĉe: mygrandstory.org, 3.3.2021 (ekde podkasta minuto 8:40)
  3. biografio ĉe weltreporter.net
  4. "Die Journalisten des Jahres"
  5. "Leopold-Kunschak-Preis an El-Gawhary und Seinitz" - ĉe: derstandard.de, 11.11.2016
  6. "Axel-Corti-Preis für Karim El-Gawhary" - ĉe: orf.at, 10.4.2018
  7. "Goldenes Ehrenzeichen der Republik Österreich an ORF-Korrespondent Karim El-Gawhary" - ĉe: ots.at, 18.1.2023
  8. "Goldenes Ehrenzeichen für ORF-Korrespondenten El-Gawhary" - ĉe: ORF.at