Saltu al enhavo

Karl-Ernst Paech

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karl-Ernst PAECH, naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1922 kaj mortis la 16-an de aprilo 2013, estis germana esperantisto kaj eksa bankisto en Gräfelfing, suda antaŭurbo de Munkeno en Bavario, kiu internacie plej elstaris kiel estrarano de la Eŭropa Federacio pri Goo, kies honora prezidanto li estis, kaj de la Esperantista Go-Ligo Internacia.[1][2] Krome li estis motoro de la Germana Go-Asocio kaj ties regiona sekcio Bavara Go-klubo, kiun li mem fondis en 1964. Laŭ la Germana Go-Asocio, li dum sia vivo estis konsiderita "la plej fama pioniro, arkitekto, ludanto kaj patrono de Goo en Eŭropo".[3] Li ricevis multajn premiojn tra sia vivo, inkluzive de la Diplomo 2 Dan de la japana asocio Nihon Kiin en 1965 kaj de diplomo de la Korea Baduk-Asocio en 1982. En 1988 li gajnis la japanan Premion Okura. Laŭ la Germana Go-Asocio, sen li "ne ekzistus Goo en ĝia nuna formo en Eŭropo".[3]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Traueranzeigen von Karl-Ernst Paech | SZ-Gedenken.de (germane, esperante). Süddeutsche Zeitung GmbH. Arkivita el la originalo je 2024-04-02. Alirita 2024-04-02.
  2. Karl Scheitler (2002). Karl-Ernst Paech zum 80. Geburtstag (Karl-Ernst Paech dum sia 80-a naskiĝtago) (germane). Deutsche Go-Zeitung. Arkivita el la originalo je 2023-06-05. Alirita 2024-04-02.
  3. 3,0 3,1 http://www.dgob.de/newsarchive/archive.cgi?l1=654[rompita ligilo] nekrologo pri Karl-Ernst Paech de la Germana Go-Asocio Deutscher Go-Bund, laŭ stato de decembro 2022 ne plu atingebla kaj ne arkivigita