Saltu al enhavo

Karl-Heinz Rummenigge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl-Heinz Rummenigge
Persona informo
Aliaj nomoj Kalle
Naskiĝo 25-an de septembro 1955 (1955-09-25) (69-jaraĝa)
en Lippstadt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)oj Michael Rummenigge kaj Wolfgang Rummenigge (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto
plenuma estraro Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Karl-Heinz Rummenige en 2008

Karl-Heinz Rummenigge estas germana futbalmanaĝero kaj ekse profesia futbalisto. Li naskiĝis la  25-an de septembro 1955(nun 1955-09-25) en Lippstadt, Okcidenta Germanio, do nun estas 69-jara. Post futbalplena junaĝo en klubo de sia hejmurbo, li 15 jarojn aktivis kiel profesia futbalisto, inter la jaroj 1974 kaj 1984 en la klubo Bayern München, inter 1984 kaj 1987 en la unua teamo de Inter Milano kaj inter 1987 kaj 1989 en tiu de la klubo Servette FC Genève.

En la 1980-aj jaroj li konsideriĝis unu el la plej bonaj futbalistoj tutmonde. Inter 1976 kaj 1986 li estis membro de la germana nacia teamo de futbalo, kaj inter alie kiel kapitano gvidis ĝin al la finaloj de la turniroj pri la Futbala Mondpokalo 1982 kaj 1986. Kun 162 goloj en 310 matĉoj de la unua germania ligo de futbalo (Bundesliga), li estis unu el la plej sukcesaj golpafistoj de sia erao. Laŭ la stato de 2012 li havas la 10-an rangon en la tutmonda listo de futbalaj golpafistoj. Ekde la jaro 2002 li estas estrara prezidanto de la klubo Bayern München, organizita kiel akcia kompanio.