Saltu al enhavo

Karl Bötticher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karl Bötticher
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1806 (1806-05-29)
en Nordhausen
Morto 19-an de junio 1889 (1889-06-19) (83-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo antropologo
arkitekturhistoriisto
arkitekto
arkeologo
arthistoriisto
historiisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Arkitekturo kaj bildartohistorio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karl BÖTTICHER (naskiĝinta la 29-an de majo 1806 en Nordhausen, mortinta la 21-an de junio 1889 en Berlino) estis germana arkeologo, arthistoriisto kaj arkitekto.

Li ekfrekventis en 1827 la berlinan Konstruakademion, kie dungis lin Christian Beuth en 1831 kiel instruiston por la Desegnadtrejenoj de la Metiista Instituto. Tiupostene Bötticher publikigis »Dessinateurschule« (Berlino 1839), krome »Die Holzarchitektur des Mittelalters« (Berlino 1835–41) kaj »Ornamentenbuch« (Berlino 1834–44). En 1832 li fariĝis instruisto ĉe Akademie der Künste, en 1834 ĉe la Ĝenerala konstrulernejo (el kiu evoluiĝis la Konstrua altlernejo). En 1844 oni nomumis lin profesoro. En 1854 li estiĝis direktora astistanto de la galerio pri skulptaĵoj de la Berlina Muzeo, en 1868 estro. Pensiiĝo estis en la 1876-a jaro.

Lia ĉefa verko, kiu longan tempon fundamentis por la kono de helena konstruarto (sed ekde la 20-a jarcento eksmodiĝis) estis »Tektonik der Hellenen« (Potsdam 1844–52). Inter liaj aliaj skribaĵos menciindas: »Der Baumkultus der Hellenen« (Berlino 1857), »Bericht über die Untersuchungen auf der Akropolis in Athen« (Berlino 1863), »Der Zophoros am Parthenon« (das. 1875) kaj »Die Thymele der Athena Nike auf der Akropolis von Athen« (Berlino 1880).

Lia edzino Clarissa estis verkistino de romanoj.

"Bötticher" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 3. Leipzig 1905, p. 271

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]