Karl Merkatz
Karl Merkatz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de novembro 1930 en Wiener Neustadt |
Morto | 4-an de decembro 2022 (92-jaraĝa) en Irrsdorf |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | Universitato Mozarta de Salcburgo (1955–) |
Parencoj | |
Okupo | |
Okupo | teatra aktoro lignaĵisto aktoro verkisto televida aktoro filmaktoro muzikisto redaktisto |
Karl MERKATZ (naskiĝinta la 17-an de novembro 1930 en Wiener Neustadt, mortinta la 4-an de decembro 2022 en Straßwalchen-Irrsdorf[1]) estis aŭstra aktoro. Li ludis en multaj aŭstraj filmoj kaj teatraĵoj. Inter liaj plej konataj roloj estis Karl Bockerer (en la serio Der Bockerer) kaj Edmund/Mundl Sackbauer (en la serio Ein echter Wiener geht nicht unter).
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de ilarfaristo kaj teksistino li trejniĝis ĉarpentistece. Poste li lernis aktoradon en Salcburgo, Vieno kaj Zuriko. Je Mozarteum-konservatorio de Salcburgo li diplomiĝis kun la plej bonaj notoj.[2] Sekvis teatraj dungiĝoj i.a. en Heilbronn (1951–1968), Nurenbergo (Städtische Bühnen, Salcburgo (Salzburger Landestheater), Kolonjo (Bühnen der Stadt Köln), Hamburgo (Deutsches Schauspielhaus; Thalia Theater), Munkeno (Münchner Kammerspiele), Klagenfurt (Stadttheater Klagenfurt) kaj Vieno (Theater in der Josefstadt; Burgtheater; Theater an der Wien). Sume li spekteblis en pli ol 150 scenejaj folioj. Lia plej ŝatata dramo estis Atendante Godot.
En Heilbronn li ekkonis Martha Metz kiun li nuptis en 1956. Ili ekloĝis en Irrsdorf en Salcburgio; naskis ŝi du filinojn, Gitta (* 1958) kaj Josefine (* 1962).
Filme kaj teatre
[redakti | redakti fonton]Karl Merkatz prezentis multajn rolojn filme kaj televide. Al ĉiuj aŭstroj li konatiĝis danke al furora televidserio de ORF inter 1975 kaj 1979 titole Ein echter Wiener geht nicht unter kun legendaj sociaj enrigardoj en fikcian laboristan familion. Ankaŭ filmoj de la reĝisoro Franz Antel pri la elpensita viena buĉisto Karl Bockerer havis grandajn sukcesojn. Bockerer, kontraŭuloj de naziismo, montratas dum diversaj gravaj historiaj eventoj de la respubliko: post Anschluss, dum la okupado de Aŭstrio de inter 1945 kaj 1955, en 1956 (Hungara revolucio kaj okupado de najbara Hungario fare de la Ruĝa Armeo) kaj en 1968 dum la Praga printempo. Por la unua parto li honoritis ĉe la Moskva Internacia Kinofestivalo.
Ekde 2005 li personigis la rolon de Benesch von Diedicz en la teatraĵo König Ottokars Glück und Ende de Franz Grillparzer. La enscenigo videblis dum la Festivalo de Salcburgo kaj ekde oktobro 2005 je Burgteatrejo. Salcburge li ankaŭ ludis en 2005 je Jedermann-dramo.
Muzikmerkate
[redakti | redakti fonton]En la 1970-aj jaroj Merkatz ankaŭ surbendigis kelkajn siajn kantojn disken.
Honoroj
[redakti | redakti fonton]- 1981: Internacia filmofestivalo je Moskvo: plej bona aktoro (Der Bockerer, unua parto)
- 1982: Deutscher Filmpreis: Filmband in Gold por la plej bona aktoro (Der Bockerer, unua parto)
- 1995: Ehrenmedaille der Bundeshauptstadt Wien: por meritoj pri vienaj teatrejoj kaj elstara interpreto de la viena homotipo
- 1995: Ehrenring von Wiener Neustadt
- 1996: Goldene Romy: kiel plej populara aktoro
- 1999: Österreichisches Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst
- 2002: Großes Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um das Bundesland Niederösterreich
- 2012: World Film Festival Montreal: plej bona aktoro (Anfang 80)
- 2012: Zurich Film Festival: aparta mencio (Anfang 80)
- 2013: Österreichischer Filmpreis: plej bona vira aktoro (Anfang 80)
- 2016: Österreichisches Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst (unua klaso)
- 2017: honora civitaneco de Wiener Neustadt[3]
Karl Merkatz ankaŭ engaĝiĝis por la platformo SOS Mitmensch por gardi homajn rajtojn. Ties estro li estis inter 1999 kaj 2001.
Filmaro
[redakti | redakti fonton]- 1966: Polizeifunk ruft (epizodo 8, Das sichere Versteck)
- 1969: Doppelagent George Blake
- 1970: Polizeifunk ruft (epizodo 51, Die Konservendose)
- 1975: Totstellen
- 1975–1979: Ein echter Wiener geht nicht unter (24 epizodoj)
- 1976: Der junge Freud
- 1976: Jakob der Letzte (televidfilmo laŭ romano de Peter Rosegger)
- 1979: Feuer! (filmo de Reinhard Schwabenitzky)
- 1979: Easy Radler[4]
- 1981: Der lebende Leichnam
- 1981: Der Bockerer
- 1983: Der Waldbauernbub – Weihnacht in der Waldheimat
- 1983: Tatort: Mord in der U-Bahn
- 1983: Waldheimat (unu epizodo)
- 1984: Der Untergang Wiens (televidfilmo)
- 1986: Lenz oder die Freiheit
- 1986: Irgendwie und Sowieso
- 1987: Der Joker
- 1987: Der Ochsenkrieg – televidserio
- 1988: Die liebe Familie (epizodo 223)
- 1990: Der Rausschmeißer (reĝisorado: Xaver Schwarzenberger)
- 1992: Ein Fall für zwei
- 1992: Mord im Wald
- 1993: Rosamunde Pilcher: Stürmische Begegnung
- 1994: Der Spritzen-Karli
- 1996: Der Bockerer II – Österreich ist frei
- 1997: Der Unfisch
- 1997: Das ewige Lied
- 1998: Drei Herren
- 1999: Der Bulle von Tölz: Tod am Hahnenkamm
- 2000: Der Bockerer III – Die Brücke von Andau
- 2001: Ene mene muh – und tot bist du, reĝisorado de Houchang Allahyari
- 2002: Ein Hund kam in die Küche
- 2002: Ein himmlisches Weihnachtsgeschenk (televidfilmo)
- 2002: Am anderen Ende der Brücke
- 2003: Zwei Väter einer Tochter
- 2003: Der Bockerer IV – Prager Frühling
- 2003: Sommer mit den Burggespenstern
- 2004: Frechheit siegt
- 2008: Das Wunder von Loch Ness
- 2008: Echte Wiener – Die Sackbauer-Saga
- 2009: Lasko – Die Faust Gottes
- 2010: Echte Wiener 2 – Die Deppat’n und die Gspritzt’n
- 2011: Anfang 80
- 2012: Vanitas (etfilmo)
- 2012: Move On
- 2015: Der Blunzenkönig
- 2015: Kleine große Stimme
- 2019: Otto Neururer – Hoffnungsvolle Finsternis
Kantaro
[redakti | redakti fonton]- 1976: Heis’lratz, soll i di beißen
- 1976: Wie immer
- 1977: I bin schiach und du bist schiach
- 1977: Trautes Heim, Glück allein
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- So bin ich. membiografio, Styria-Verlag 2005
- Meine liebsten Weihnachtsgeschichten. Haymon, 2008, ISBN 978-3-85218-567-5
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Schauspieler Karl Merkatz gestorben". Arkivigite je 2022-12-04 per la retarkivo Wayback Machine Ĉe: SN, 4.12.2022
- ↑ "Mehr als Mundl: Karl Merkatz wird 90." Ĉe: ORF.at, 16.11.2020.
- ↑ "Karl Merkatz neuer Ehrenbürger Wiener Neustadts". Ĉe: wn24.at, 26.6.2017
- ↑ Karl Merkatz feiert 75. Geburtstag Ĉe: ORF, 17.11.2005
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Karl Merkatz en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Merkatz je IMDb