Karlo Vilhelmo Ferdinando (Brunsvigo-Wolfenbüttel)
Karlo Vilhelmo Ferdinando, germane Karl Wilhelm Ferdinand, Fürst von Braunschweig-Wolfenbüttel, Herzog zu Braunschweig und Lüneburg, (naskiĝis la 9-an de oktobro 1735, mortis la 10-an de novembro 1806), princo de Brunsvigo-Wolfenbüttel, estis suverena princo de la Sankta Romia Imperio, kaj profesia soldato kiu servis kiel Generala Marŝalo de la Reĝlando Prusio. Naskiĝinta en Wolfenbüttel, Germanio, li estis princo de Brunsvigo-Wolfenbüttel de 1780 ĝis sia morto en 1806. Li ankaŭ havis la (heredan, ne regantan) titolon de "duko de Brunsvigo-Luneburgo", kiel ĉiuj, regantaj aŭ neregantaj, anoj de lia dinastio. Li estis agnoskita majstro de moderna milito en la mezo de la 18-a jarcento, klera kaj bonfara despoto laŭ la modelo de Frederiko la Granda, kaj estis edziĝinta al la Princino Augusta Frederica, nome fratino de Georgo la 3-a de Britio. La botanika genro Brunsvigia ricevis nomon je lia honoro.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Lord Fitzmaurice, Charles W. F., duke of Brunswick (London, 1901)
- Memoraĵo en Allgemeine deutsche Biographie, vol. ii. (Leipzig, 1882)
- Arthur Chuquet, Les Guerres de la Révolution: La Première Invasion prussienne (Paris)