Saltu al enhavo

Francisko (Saksio-Koburgo-Saalfeld)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisko
Persona informo
Franz von Sachsen-Coburg-Saalfeld
Naskonomo Franz Friedrich Anton von Sachsen-Coburg-Saalfeld
Naskiĝo 15-an de julio 1750 (1750-07-15)
en Coburg
Morto 9-an de decembro 1806 (1806-12-09) (56-jaraĝa)
en Coburg
Tombo Kortega Ĝardeno Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Saksio-Koburgo-Saalfeld Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Ernestidoj • Dinastio Wettin vd
Patro Ernesto Frederiko de Saksio-Koburgo-Saalfeld Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Sophie Antoinette of Brunswick-Wolfenbüttel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Caroline Ulrike Amalie von Sachsen-Coburg-Saalfeld (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Countess Augusta Reuss of Ebersdorf (en) Traduki (1777–)
Princess Sophie of Saxe-Hildburghausen (en) Traduki (1776–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj princino Viktoria de Saksio-Koburgo-Saalfeld
 ( Countess Augusta Reuss of Ebersdorf (en) Traduki)
Ernesto la 1-a de Saksio-Koburgo kaj Gotao
 ( Countess Augusta Reuss of Ebersdorf (en) Traduki)
Ferdinand Georg August von Sachsen-Coburg-Saalfeld-Koháry
 ( Countess Augusta Reuss of Ebersdorf (en) Traduki)
Marianne Charlotte Prinzessin von Sachsen-Coburg-Saalfeld (en) Traduki
 ( Countess Augusta Reuss of Ebersdorf (en) Traduki)
Princess Juliane of Saxe-Coburg and Gotha (en) Traduki
 ( Countess Augusta Reuss of Ebersdorf (en) Traduki)
Princess Sophie of Saxe-Coburg-Saalfeld (en) Traduki
 ( Countess Augusta Reuss of Ebersdorf (en) Traduki)
Princess Antoinette of Saxe-Coburg-Saalfeld (en) Traduki
 ( Countess Augusta Reuss of Ebersdorf (en) Traduki)
Leopoldo la 1-a de Belgio
 ( Countess Augusta Reuss of Ebersdorf (en) Traduki)
Maximilian Prinz von Sachsen-Coburg (en) Traduki
 ( Countess Augusta Reuss of Ebersdorf (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aristokrato Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Franz Friedrich Anton (naskiĝinta la 15-an de julio 1750 je kastelo Ehrenburg, mortinta la 9-an de decembro 1806 en Koburgo) estis germana nobelo. Inter 1800 kaj 1806 estis li duko de Saksio-Koburgo-Saalfeld kaj avo de reĝino Viktoria kaj de reĝinedzo Alberto. Patro lia estis duko Ernesto Frederiko.

Edukado lia estis tute privata. Ĝis ekregado li loĝis (ekde 1786) en la Princa Palaco en Koburgo (strato Steingasse).[1] En 1800 li posteulis la patron registare dum tikla financa situacio. En 1802 oni unuigis la registaron, la konsistorion kaj la ĉambran komitaton. Danke al la financfakulo Theodor von Kretschmann la debitkomisiona kontrolado povis finiĝi. Sekve Kretschmann ekrajtis mem decidi pri ĉio. Memkompreneble lia rigoreco ne estis tre ŝtatata en la enloĝantaro.

Francisko estis ŝtatanto de artoj kaj kolektis multajn librojn kaj grafikaĵojn. En 1775 li metis la fundamentan ŝtonon por kolekto de kuprogravujahoj: nun 300 miloj da objektoj videblis sur Citadelo de Koburgo.[2] kaj donacis multajn aĵojn al la Kortega biblioteko. Aĵoj de li ankaŭ estis bazo de la koburga naturscienca muzeo.[3] Mallonge antaŭmorte li aĉetis en 1805 la ĉambrajn bienojn je Rosenaŭ kaj Schwickhof kun Kastelo Rosenau por ke tio estu somera rezidejo por la familianoj.[4]

Sub la regado de duko Francisko komenciĝis la ŝanĝo de Koburgo je fortimpresa kaj moderna rezideja urbo. Tio inkluzivigis ankaŭ forigon de muroj, fosoj, turoj kaj anstataŭigo per verdaj zonoj.[5]

maŭzoleo en la Kortega ĝardeno

Entombigo lia (kiel ankaŭ de ties dua edzino; en 1831) estis en maŭzoleo ĉe Kortega Ĝardeno. La poeto Johann Friedrich Löwen dediĉis odon al li: An den Prinzen Franz Friedrich Anton.[6]

En marto 1776 edziniĝis li en Hildburghausen princinon Sofion (Saksio-Hildburghausen), filinon de duko Ernesto Frederiko la 3-a kiu mortis la saman jaron. En 1777 edzigis lin en Ebersdorf Auguste Reuß zu Ebersdorf (1757–1831), kiu naskis kvar filojn kaj kvin filinojn.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • August Beck: biografio ĉe ADB
  • Carl-Christian Dressel: Die Entwicklung von Verfassung und Verwaltung in Sachsen-Coburg 1800–1826 im Vergleich (=Schriften zur Verfassungsgeschichte, 79). Duncker & Humblot, Berlin 2007, ISBN 978-3-428-12003-1 (disertacio Bayreuth 2004: Die Entwicklung von Verfassung und Verwaltung in Sachsen-Coburg 1800–1826 im Vergleich, ein Beitrag).
  • Christian Kruse: "Franz Friedrich Anton von Sachsen-Coburg-Saalfeld. 1750–1806." Ĉe: Jahrbuch der Coburger Landesstiftung. 40/1995, p. 1–448

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. pridoma informo fare de la municipo
  2. hejmpaĝoj de la kolektoj
  3. Eckhard Mönnig: "Prinz Albert von Sachsen-Coburg und Gotha und die Naturkunde." Ĉe: Franz Bosbach, John R. Davis (eld.): Windsor – Coburg. Geteilter Nachlass – gemeinsames Erbe. Eine Dynastie und ihre Sammlung. = Divided estate – common heritage (=Prinz-Albert-Studien, 25). Saŭr, München 2007, ISBN 978-3-598-21425-7, p. 115–132, konkrete p. 117
  4. konstrufakaj informoj pri Rosenau
  5. Denis André Chevalley, Otto Braasch: Oberfranken. Ensembles, Baŭdenkmäler, archäologische Geländedenkmäler (=Denkmäler in Bayern, 4). Oldenbourg, Münĉen 1986, ISBN 3-486-52395-3, p. 58
  6. Johann Friedrich Löwen: Poetische Werke. Parto 2. Grunds Witwe & Holle, Hamburg 1760, p. 196