Kortega Ĝardeno (Koburgo)
Kortega Ĝardeno (germane: Coburger Hofgarten) estas ampleksa pejzaĝparko en Koburgo (Germanujo) inter Kastela Placo kaj la Citadelo de Koburgo.
Historio kaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]La unua granda ĝardena komplekso ĉe la piedo de la citadela monto estis starigita fare de duko Alberto en kadro de de la suprengradigo de Koburgo je rezidejo inter 1680 kaj 1682: modelo estis nederlanda senjora parkego. Justinus Bieler el Saalfeld planis laŭ ties komisio la plezurĝadenon, kiu etendiĝis inter la du ĝardenpavilonoj kaj la eta rozĝardeno. Konsistas ĝi el duka agro kaj al-akiritaj ĝardenoj de privataj posedantoj. La terasigita dekliva ĝardeno havis geometriajn parcelojn. Ĝi konsistis el meza parto en aksorientiĝo norda-suda kaj du eosten kaj uesten liberforme finiĝintaj areoj. Ĉirkaŭadis du metrojn alta muro.
La plej malnovaj ĝis hodiaŭ konserviĝintaj konstruaĵoj estis konstruitaj en 1754 en la meza triono, apud la strato kondukanta citadelen. Ili estas orientitaj en direkto norda-suda havante du ardezajn groptegmentojn. La grejsa fasado estas dividita per pilastraj reliefoj. En la okcidenta pavilono estas starigitaj tri gipsaj modeloj: de Prometeo (de Eduard Müller), de Fidio (de Ferdinad Lepcke kaj de centaŭro-puto (de August Sommer. Poste samloke estis instalita ne plu funkcianta publika neprejo; de 2013 utiligo ĝia estas galeria por la artisto Benno Noll. La orienta pavilono longtempe servis kiel skulptista ateliero.
Post la konstruo de la duka maŭzoleo en 1816/17 estis la unua etendiĝo de la parko kaj ĝia alifaro je pejzaĝparko. La maŭzoleon konstruigis duko Ernesto la 1-a por siaj gepatroj Francisko kaj Auguste Reuß zu Ebersdorf. La klasikisma rektangula konstruaĵo havas stilon de helena tombo kaj estas el sabloŝtona muraĵo. Du sfingoj gvardas la enirejon al la interno kun la kripto: ĝi estas kun barelvolbo, kun steloj kaj rozaj ornamaĵoj.
Inter 1832 kaj 1837 oni pligrandigis la ĝardenon okcidenten kaj en 1843 alvenis kiel arkitektura limo la arkadoj ĉe Kastela Placo. Aliaj ŝanĝoj ĉearkardaj estiĝis ĝis 1853 (kun novaj alirejoj al la parko) laŭ instigo de Carl Gustav Zeißig, kortega ĉefĝardenisto ekde aŭgusto 1844. Integrante areojn malsupre de la citadelo (ilin estis akirita la duko ĝis septembro 1856) oni kapablis ĝis la jaro 1858 komplete alifari la tuton laŭ angla pejzaĝ-ĝardeno, kun ŝajnigo de tute nova loko kaj solena inaŭgura por la publiko (aprilo 1857).
En 1899 estis starigita ĉe la okcidenta rando de Kortega Ĝardeno, supre de kastela Placo, rajdista monumento laŭ modelo de Gustav Eberlein. La bronza duko en uniformo de la 7-a Prusia kirasista regimento troviĝas sur ses metrojn alta soklo.
La puto Herzog-Alfred-Brunnen inter la du pavilonoj datumas el 1903 memore la tri jarojn pli frue forpasinta duko Alfredo. La du delfinskulptahoj estas de Carl Oehrlein, la virina bronzaĵo Idylle de August Sommer kaj la malina figuro Schreck de Christoph Franz Peter.
En 1914 estis malfermita ĉe la norda parka rando la Naturscienca muzeo kaj en 1927 la rozĝardeneto Kleiner Rosengarten ĉe la suda rando ankaŭ plietendigis la areegon. Ĉi tie estis antaŭe oranĝejo kaj de 1922 dekoraci-ĝardena tuto. Dividis ĝin muro kun en 1869 aldonitaj krenelkronaj turoj. En ĝi estas starigitaj diversaj figuroj, i.a. ankaŭ Phryne de natura grandeco de Ferdinand Lepcke el la jaro 1908-a. Oriente de ĝi troviĝas pavilono de Artsocieto de Koburgo gastigante ekde 1986 ekspoziciojn pri moderna arto.
Ne for de la maŭzoleo kreigis laŭrbo en 1926 monumento por falintaj soldatoj de la studenta korporaciaro Deutsche Landsmannschaft (anoj de Coburger Convent). La planon por ĝi faris la hamburga skulptisto Riĉard Kuöhl kun la arĥitektoj Zauleck kaj Hofmann. Ofte ĝi jam estis celo de maldekstruloj. De 1990 troviĝas apud ĝi memorŝtono por forpelitaj eostgermanoj.
En somero 2007 meze de la parko sur alteco de la eosta ĝardenpavilono ekstaris la skulptaĵo Noon Column de David Nash, kiun estis kreinta li por la Internacia skulptaĵpado okaze de la festo de la 1000-a datreveno de la fondo de la episkopujo Bamberg. La ŝtipo kun fendo - se estas suna vetero - permesas enombran ellumigon. Flanke zodiako atentigas pri la kuro de la jaro kun ĝiaj sezonoj.
Botanikaj faktoj kaj ĝenerala graveco
[redakti | redakti fonton]La originala plano estas de kortegĝardenisto Zeißig. La arboj estas tre malsimilaj plantitaj laŭ strikta ordo kaj kelkloke estas informŝildoj pri iliaj originaj landoj. Jen kelkaj specoj troviĝantaj Koburge: Blua atlasa cedro, kristodorna glediĉio, Styphnolobium japonicum, ginko, sekvojadendro, metasekvojo, flava eskulo, tulipa liriodendro, catalpa bignonioides, ruĝa kverko, pedanta fago, fendfolia eŭropa fago, Quercus phellos, acerfolia platano, nigra juglando, Maclura tinctoria kaj robinio. En 1994 oni estigis daŭran flegadoservon por sekurigi daŭripovan karakteron de pejzaĝparko.
La ĉ. unu kilometron longa kaj ĉ. 30 hektarojn granda parko havas, danke al sia centra situo, gravegan ripozumadan funkcion estante samtempe pulmo de la urbo. En ĝi estas du infanludejoj kaj vintre la enparka valeto Veilĉental permesas eĉ sledadon.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Peter Morsbach, Otto Titz: Stadt Coburg. Ensembles-Baudenkmäler-Archäologische Denkmäler. Denkmäler in Bayern. Band IV.48. Karl M. Lipp Verlag, München 2006, ISBN 3-87490-590-X, p. 129–135.
- Grünflächenamt der Stadt Coburg (eld.): Markante Bäume im Hofgarten. Dua eldono, Coburg 2007 (faldbroŝuro)
- Steffen Roth: "Zur Entwicklungsgeschichte des Hofgartens der Ehrenburg in Coburg". Ĉe: Die Gartenkunst, 13 (2/2001), p. 254–274
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- interesaj arboj en la parko Arkivigite je 2022-03-02 per la retarkivo Wayback Machine (PDF)
- evoluhistorio de la Kortega Ghardeno Arkivigite je 2022-03-02 per la retarkivo Wayback Machine
- mapo el la 1860-a jaro