Saltu al enhavo

Kastelo Ehrenburg (Koburgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Ehrenburg en Koburgo

Kastelo Ehrenburg (germane: Schloß Ehrenburg) estas, kontraŭe al la Citadelo de Koburgo, envala kastelo en Koburgo, Germanjo, en nuntempe novgotika ŝelo, kun tri aloj. Antaŭe troviĝis surloke monaĥejo de la franciskanoj.

Duko Johano Ernesto decidis en 1543 forlasi la surmontan kastelon kaj krei novan rezidejon urbocentre. La nomo Ehrenburg laŭdire originas en la fakto ke la burgo fariĝis sen trudlaboroj. Post la Tridekjara milito kaj incendio estiĝis rekonsruo ekde 1690. La rezulto estis baroka: tion oni ankoraŭ spektas ĉe la stukaĵoj en kelkaj salonoj, la fortimpresa halo Riesensaal kaj memkompreneble la kastelkirko. Pronfundaj ŝanĝoj venis sub la regado de duko Ernesto la 1-a kiu dungis la junan Karl Friedrich Schinkel. La novgotika tuto similigis la kastelon iel al mezepoka burgo.

Interne oni preferis francan stilon; pro tio oni venigis André-Marie Renié-Grétry por krei ion laŭ empiro kaj ne ŝpari diboĉecon meblan, lustran, horloĝan. Pargedoj buntaj kaj kabinetoj kun lignaj paneloj rimarkindas. La ekipaĵo ankaŭ permesas interesajn enrigardojn je loĝmodoj en Britio kaj aliaj eŭropaj landoj: pri la multnacieco de la gastoj atestas ne nur tio sed ankaŭ multaj portretoj.

Rondirado

[redakti | redakti fonton]

Komenciĝas la rondirado tra la ŝtuparo en la dua supra etaĝo kun Familia salono, Giganta salono, Trona salono, portretgalerioj, dukaj loĝĉambroj, Ruĝa aŭdiencejo, Gobelina ĉambro. Sekvis spekto de la dukinaj ĉambroj (ekz. dormoĉambro, buduaro) en la unua supra etaĝo. Finfine prezentatas la belega preĝejo. Sume temas pri 25 salonegoj kiuj viziteblas nur ene de kungvida akompano.

Ne forgesindas kelkaj belaj salonoj, kiujn uzas la Landa Biblioteko de Koburgo; ankaŭ ili nepre vizitiĝu.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]