Saltu al enhavo

Naturscienca Muzeo de Koburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
malnova konstruaĵo
nova konstruaĵo el vitro kaj metalo; ĉefa enirejo
enireja zono, i.a. kun kasoj

Naturscienca Muzeo (germane: Naturkunde-Museum Coburg) estas muzeo en la Kortega Ĝardeno en Koburgo (Germanujo), kiu ŝuldas sian ekziston al la kolektademo de pluraj koburgaj dukoj.

Fundamenton ĝian metis la nobelaj fratoj Ernesto kaj Alberto, edzo de reĝino Viktoria.

En 1844 eblis la unuan fojon publika aliro de la Duka Arta kaj Naturobjekta Kabineto. La unua estro estis de 1844 Carl Friedrich von Schauroth. Post pluraj translokiĝoj pro spaca malabundo ĝi gastis eĉ sur la citadelo de Koburgo. Finfine stariĝis ekde 1912,laŭ komisio de la lasta duko Karlo Eduardo, propra ejo ĉe la rando de la Kortega Ĝardeno. Ĝia oficiala inaŭguro okazis en al 1.7.1913, la malfermiĝo en la 19.5.1914. Planis la tuton la berlina arkitekto kaj kortega konstrukonsilisto Rudolf Zahn. Kun utiligspaco de 1800 kvadrataj metroj temis tiam pri unu el la plej ampleksaj novkonstruaĵoj natursciencmuzeaj en Germanujo.[1] Kostoj estis de 170 miloj da markoj.

Havas la trietaĝa, historiisma konstruo triaksan mezan alon kun kupolo kiu estu observatorio. La fenestroj en la supra etaĝo estis rektangulaj, teretaĝe rondarkaj. La sokla etaĝo havas bosojn. De 1919 posedas la domon la ŝtato Bavarujo, dum la kolektojn la Koburga Landa Fondaĵo. Inter 1931 kaj 1955 direktoris Hans von Boetticher[2]. Alinomiĝo estis en 1987; inter 1991-1997 alkonstruaĵo moderna pligrandigis ne nur la eksponada sed ankaŭ la depona spaco.

De 2006 nomatas enmuzee salonego por dukino Auguste Reuß zu Ebersdorf, la dua edzino de duko Francisko kiu, interesate pri naturo, sukcesis veki okupiĝon pri naturaj aferoj ne nur ĉe sia edzo sed ankaŭ ĉe la nepoj Ernesto kaj Alberto.[3]

Nedaŭraj ekspozicioj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Die Großen Vier (2014)
  • Schottland – Land der Saurier, Kilts und Lochs (2014/15)
  • Einfälle statt Abfälle – Kulturphänomen Recycling (2015)
  • Pilze - Netzwerker der Natur (2015/16)
  • Biodiversität in Entenhausen - Tiere aus einer parallelen Welt (2016)
  • Hunde.Menschen! Über das Leben auf sechs Beinen (2016)
  • Das heimliche Leben der Waschbären (2016/17)
  • Heinz Sielmann (1917–2006): Ein Leben für die Natur (2017)
  • Wilde Pflanzen vor der Tür (2017)
  • J.C.M Reinecke: Des Urmeeres Nautili – 200 Jahre Ammonitenforschung in Coburg (2018)
  • Chinas Rot – Ein Land zwischen Tradition und Moderne (2018/19)
  • Die Orkney-Inseln – Schottlands Vorposten zwischen Atlantik und Nordsee (2019/20)
  • Isle of Wight – Ferieninsel von Queen Victoria und Prinz Albert (2023/24)[4]
  • Donaudelta[5]

Banalaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • oferto de specialaj porinfanaj gvidadoj (ekz. mikroskopado)
  • ĉiuj temoj estas prezentataj ankaŭ per grandaj bildoj kaj modeloj/maketoj, ekz. konstruo de afrika kabano, mineraltunelo por infanoj, riza kampo kun virbovoj kaj rikoltantoj
  • multaj originalaj aĵoj el ŝtonepoko kaj de dinosaŭroj, kelkaj eĉ tuŝeblaj
  • sekreta kelo-areo kun arkivo el kolektitaĵoj kaj mineralogiaj trovitaĵoj
  • proksime de la enirejo troviĝas abelbreda informkesto

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Eckard Mönning: Zum Bau des Naturwissenschaftlichen Museums im Hofgarten zu Coburg (1912–1914). Jahrbuch der Coburger Landesstiftung 2015, p. 157.
  2. ligiloj ĉe DDB
  3. Gertraude Bachmann: Natur und Kunst in den Reisetagebüchern der Herzogin Auguste Caroline Sophie von Sachsen-Coburg-Saalfeld (prelego), Coburg 2006
  4. muzepaĝara prezento
  5. "Sonderausstellung zum Donaudelta im Naturkunde-Museum Coburg" - ĉe: Obermain-Tagblatt, 24.5.2024
50.26166666666710.975277777778