Katedralo de Bamberg
Aspekto
Katedralo de Bamberg | |
---|---|
Sanktaj Petro kaj Georgo | |
Panorama vidaĵo de la katedralo de Bamberg [+] | |
katolika katedralo [+] | |
Ŝtato | Germanio |
Federacia lando | Bavario |
Koordinatoj | 49° 53′ 27″ N, 10° 52′ 57″ O (mapo)49.89070310.882533Koordinatoj: 49° 53′ 27″ N, 10° 52′ 57″ O (mapo) [+] |
Stilo | Romanika |
Estiĝo | 1004 |
Konsekro | 1237 |
Publiko | publike alirebla |
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |
Nomo | Historia centro de Bamberg |
Jaro | 1993 (17) |
Numero | 624 |
Regiono | Eŭropo |
Kriterioj | ii, iv |
Religio | Kristianismo |
Rito | Romkatolika eklezio |
Statuso | Katedralo |
Katedralo de Bamberg | |
Vikimedia Komunejo: Bamberg Cathedral [+] | |
En TTT: Oficiala retejo [+] | |
La romanika katedralo de Bamberg Sankta Petro kaj Sankta Georgo apartenas al la germanaj imperiestro-katedraloj kaj estas per siaj kvar turoj la superrega konstruaĵo de la monda heredaĵo historia urbocentro de Bamberg. En la interno troviĝas fama rajdantostatuo, la tombejo de la ununuraj sanktigitaj geimperiestroj de la Sankta Romia Imperio same kiel la unua papotombo en Germanujo kaj entute norde de la Alpoj. Krom la tri pilgrimbazilikoj de Marienweiher, Vierzehnheiligen kaj Gößweinstein la katedralo de Bamberg estas la kvara basilica minor de la ĉefepiskopujo de Bamberg.
Historio
[redakti | redakti fonton]- Ekde proksimume 600 p.K. koloniado de la katedrala monto
- En 902 estis dokumentata fortikaĵo „Babenburg“, el kiu poste evoluos la nomo „Bamberg“
- En 1004 imperiestro Henriko la 2-a metis la simbolan unuan fundamentan ŝtonon de la katedralo
- En 1007 Bamberg fariĝis episkopejo
- En 1012 oni konsekris la unuan katedralon
- En 1020 unua mencio pri katedrala ĥoro; en 1256 papo Aleksandro la 4-a oficiale konfirmis la katedralan ĥoron
- En 1046 la dua episkopo „Suidger“ papiĝis kiel Klemento la 2-a; lia tombo en la katedralo de Bamberg estas la ununura konserviĝinta papotombejo norde de a alpoj
- En 1081 okazis brulego en la katedralo
- En 1087 provizora rekonstruo
- En 1185 denova brulego kaj malkonstruo
- En 1237 oni konsekris novan katedralon
- En 1415 mencio de la unua katedralorgeno; la nuna katedralorgeno devenas el la jaro 1976
- En 1611 komenco de la barokigo; daŭrigata post la Tridekjara Milito
- En 1803 sekularigo kaj malfondo de ekleziaj bienoj kaj teritorioj
- En 1818 Bamberg fariĝis ĉefepiskopejo: al la eklezia provinco apartenas krom Bamberg la episkopujoj Eichstätt, Spiro kaj Würzburg
- En 1829 komenco de stila purigo laŭ iniciato de la bavara reĝo Ludoviko la 1-a
Statuaro
[redakti | redakti fonton]Fonto : Die Bildwerke des Bamberger Dom[1].
La eniroj
[redakti | redakti fonton]Estas kvin eniroj :
- Adamo-pordego
- Graco-pordego
- Princo-portalo
- Veit-pordego
- Krado-pordo
Adamo-pordego
[redakti | redakti fonton]-
La pordego
-
Maldekstre
-
Dekstre
-
La imperiestro kaj lia edzino
-
Adamo
-
Evo
En Adamo-pordego, oni vidas ses statuojn :
- Adamo
- Evo
- sankta Petro
- Imperiestro Henriko
- Imperiestrino Kunigundo
- sankta Stefano
Princo-portalo
[redakti | redakti fonton]-
La portalo
-
La timpano (Fina Juĝo)
-
La sinagogo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retpaĝo de la ĉefepiskopejo de Bamberg Arkivigite je 2014-10-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Bamberger Dom
- Interreta ĉiĉeronado
- Komparo de la planoj Arkivigite je 2015-01-19 per la retarkivo Wayback Machine de konstruaĵoj ĉe la katedralmonto je Bamberg tra la jarcentoj
- Historiaj mapoj Arkivigite je 2014-01-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Fotoj[rompita ligilo] pri Bamberg kaj ties katedralo el 1919 - 1922