Saalburg-Ebersdorf estiĝis la 1-an de januaro 2003 el kunigo de la urbeto Saalburg kun la kampara komunumo Ebersdorf.
Saalburg situas borde de la baraĵlago Bleilochtalsperre ĉe la rivero Saale. Saalburg menciiĝis une en dokumento el la jaro 1216, kaj kiel urbo en 1313. La proksima Ebersdorf, kun sia kastelo, estis inter 1678 kaj 1848 la rezidejo de la princlando Reuß-Ebersdorf.