Neustadt an der Orla
Tiu ĉi artikolo pritraktas unu el pluraj samnomaj urboj kun la germanlingva nomo Neustadt ("nova urbo") en Mezeŭropo. Pri la aliaj samnomaj urboj - cetere ekzistas formala komuna asocio de ĉiuj tiuj urboj - vidu la apartigilon Neustadt. |
Neustadt an der Orla | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Saale-Orla | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 036481 | |||||
Poŝtkodo | 07806 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 6710 | |||||
Aŭtomobila kodo | SOK (antaŭe PN) | |||||
Oficiala Municipokodo | 16075073 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Arthur Hoffmann | |||||
Partio de komunumestro | Nepartia | |||||
Adreso de la administrejo | Markt 1, 07806 Neustadt an der Orla | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 9017 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 44′ N, 11° 45′ O (mapo)50.73333333333311.75Koordinatoj: 50° 44′ N, 11° 45′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 300 m | |||||
Areo | 30,95 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.neustadtanderorla.de/ | |||||
Neustadt an der Orla- prononco [NOJŝtat an dea ORla:] - estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale-Orla de la federacia lando Turingio. Tra la urbo fluas la rivereto Orla.
Fine de la jaro 2022 la urba komunumo havis 9017 loĝantojn. Ekde la komenco de 2019 la antaŭe sendependa komunumo Stanau apartenas al la urba teritorio, kaj ekde la komenco de 2020 ankaŭ la antaŭe sendependaj komunumoj Linda bei Neustadt an der Orla, Knau (kun la parto Bucha) kaj Dreba. La urbo nun konsistas el la historia loĝloko Neustadt kaj la urbopartoj Arnshaugk, Börthen, Döhlen, Molbitz kaj Sachsenburg, Breitenhain-Strößwitz konsistanta el Breitenhain kaj Strößwitz, Dreba, Knau kun Bucha kaj Posen, Lichtenau, Linda kun Kleina, Köthnitz kaj Steinbrücken, Moderwitz, Neunhofen kaj Stanau.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭ 1000 estiĝis Burgo Arnshaugk anstataŭ pli malnova komplekso. En 1120 Nova Villa, loko de germana fondo, menciiĝis en donaca dokumento de la turingia grafo Wichmann en favoro de la Monaĥejo Kaltenborn (apud Emseloh). Inter 1150 kaj 1250 fondis urbeton la senjoroj de Lobdeburg. En 1287 fakte menciiĝis unuafoje la urbo Neustadt. En 1325 ekzistis jam urbomuroj kaj en 1359 oni akiris la rajton mem elekti ŝoltison. En 1364 landgrafo Balthasar donacis al la urbanoj la Ŝtonan Domon (Steinernes Haus; okcidenta parto) por uzo urbodoma.
En 1400 Neustadt eklezie emancipiĝis per konstruo de nova paroĥa kirko disde la ŝirma komunumo je Neunhofen (nun, pli ol 600 jarojn pli poste, Neunhofen simple estas urboparto). En 1465 komenciĝis novkonstruo de urbodomo kun enkorpigo de Ŝtona Domo. En 1485 formiĝis Distrikto Neustadt. Inter 1471 kaj 1490 oni ekigis la novkonstruon de la Aŭgustenana monaĥejo kaj de la klostra kirko. En 1475 la viandejaj tabloj translokigitis disde la centra foirejo al la uesta flanko (transirejo al la placo antaŭ la kirko). En 1513 artistoj el al ateliero de Lucas Cranach la Maljuna muntigis sian altaran verkon en la Johano-kirko. En 1516 troviĝis Marteno Lutero en Neustadt inspektante la klostron de sia ordeno. Li revenis en 1524 por prediki kontraŭ Andreo Karlostado en Orlamünde.
Post 1464 duko Morico de Saksio-Zeitz konstruigis la kastelon. En 1708 poŝtejo ekfunkciis en Neustadt por servi la poŝtokaleŝan linion inter Lepsiko kaj Nurenbergo. En 1728, laŭ komisio de Aŭgusto la 2-a (Pollando-Litovio), estis starigitaj du poŝtaj mejlaj kolonoj. En 1823 fondiĝis ŝparkaso en Neustadt. En decembro 1851 malfermiĝis municipa hospitalo je Eiskeller-placo. En decembro 1871 ekfunkciis la fervojlinio inter Gera kaj Eichicht (Kaulsdorf) kaj Neustadt ricevas fervojan haltejon.
En 1922 Neustadt venis al Distrikto Gera ene de la nove fondita lando Turingio. La 14-an de aprilo 1945 venis la liberiganta Usona Armeo; okupiĝo sovetia sekvis ekde la 1-a de julio 1945. En 1952 kreiĝis Subdistrikto Pößneck el la antaŭaj regionoj de Gera, Saalfeld (Saale) kaj Ziegenrück.
En 1975 estiĝis urbokvartalo suda Neustadt-Süd. En 1976 kundandiĝis Molbitz kaj Döhlen. La unua moderna loĝdoma bloko je Neustadt-Süd finfaritis en la 30.4.1977. En la 6.5.1990 faritis la unuaj liberaj elektoj en Neustadt kaj reformo administra venigis Neustadt al Distrikto Saale-Orla. En 1994 Lichtenau kaj Neunhofen iĝis partoj de Neustadt, en 2010 Breitenhain kaj Strößwitz.
En marto 2015 konsekriĝis Aŭgustenana salonego en la iama klostra kirko kaj en oktobro 2016 inaŭguritis muzeo je Lutera domo kun eksponaj fokusoj pri doma historio, Reformacio kaj urbohistorio. En 2019 Stanau iĝis parto de Neustadt, en 2020 Dreba, Knau kaj Linda.
Homoj rilataj al Neustadt
[redakti | redakti fonton]- Caspar Güttel, predikisto en la aŭgustenana konvento de Neustadt
- Christian Traugott Fleischmann, orgenisto kaj flutisto
- Edgar Pröbster, juristo, orientalisto kaj spiono
- Franz Götze, kantisto kaj violonisto
- Helga Dreher, verkistino
- Johann Friedrich Löber, pentristo
- Johann Ernst Hebenstreit, botanikisto kaj kuracisto
- Johann Paul Hebenstreit, teologo
- Karl Kehrbach, pedagogo
- Karl Theodor Liebe, geologo kaj ornitologo (el Moderwitz)
- Konrad Limmer, teologo
- Martha Abicht, edukistino
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Burgo Arnshaugk, kelkaj ruinaj murospuroj
- Kastelo Knau, en la kvartalo Knau
- Lutera domo
- Nova kastelo, perienta monaĥejo kaj nun lernejo
- Preĝejo Sankta Johano
- Hospitala Laŭrenco-kirko
- Urba muzeo
- Urbodomo de Neustadt
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|