El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blankenberg [BLANknberk ] estas loĝloko kaj eksa komunumo en Germanio . Ĝi troviĝas en la distrikto Saale-Orla de la federacia lando Turingio , kaj ekde januaro 2019 estas parto de tiam nove kreita komunumo Rosenthal am Rennsteig . Fine de la jaro 2017 la loĝloko havis 902 loĝantojn. Ĝis la fino de 2018 ĝi apartenis al komunumaro , do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Saale-Rennsteig
la komunuma blazono (jen en pli malnova kolorigo)
La komunumo situas borde de la rivero Saale . Loke historie aparte gravis la farado de papero per riverobordaj akvomuelejoj, kaj sekve la komunuma blazono bildigas la riveron Saale kaj tradician paperfarejon.
la rivero Saale apud Blankenberg estas la limo inter la landoj Turingio kaj Bavario
paroĥa domo