Karles Berga i Molina
Karles Berga i Molina | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1959 (65-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Karles Berga i Molina (nask. en 1960 en Igualada) estas kataluna brokantisto kaj Esperanto-blogisto.
Lerninte Esperanton en 1982, Berga aktivis en la kataluna Esperanto-movado kaj kunlaboris kun Kataluna Esperanto-Junularo, kies unuan numeron de la revuo Kata Luno li kunredaktis, kaj nuntempe kun Kataluna Esperanto-Asocio. Antaue li kunredaktis Heroo de Esperanto. Li tamen ne akceptis gvidajn postenojn kaj multe aktivas memstare, ĉefe kiel propagandanto kaj Esperanto-instruisto. Li estis dum multaj jaroj gastiganto de Pasporta Servo en Barcelono.
Inter aprilo kaj oktobro 2010 li estis la ĉiĉerono de la Hispana Esperanto-muzeo, nun diskonigata kiel Museu d'Esperanto de Subirats.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Berga estas aŭtoro de la vortareto Vocabulari Familiar Català-Esperanto / Esperanto-Català (2010) kaj aktiva blogisto pri i.a. esperantaj temoj. Lia blogo sur Ipernity distingiĝas pro multaj amuzaj kaj bizaraj blogeroj.
Li esperantigis la tekston de la priŝaka PDF-libreto Juga i Apren (Ludu kaj Lernu), kiu troveblas ĉe http://www.educachess.org/.
En 2016, li kreis la katalunan version de la reta zagrebmetoda kurso alirebla tra http://learn.esperanto.com/. Ĝi estis poste reviziita de Rubén Fernández, lingvoinstruisto.
Li estis la esperanta tradukinto por la firmao http://www.catbikinis.com/
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Intervjuo al Berga fare de barcelona televido.
- Blogo "Muzeo de Esperanto" de Berga sur Wordpress.
- Blogo "Katalunio" de Berga sur Blogspot.
- Blogo "e-bulteno" de Berga sur Blogspot.
- Blogo "Karulo Pika Kulo" de Berga sur Ipernity.
- Blogo "Montserrat" Arkivigite je 2015-02-08 per la retarkivo Wayback Machine de Berga sur Wordpress.
- Blogo "Ni Tradukas" de Berga sur Wordpress.