Saltu al enhavo

Karlo Bernardo (Saksio-Vajmaro-Eisenach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karlo Bernardo
generalo Karlo Bernardo en nederlandaj servoj; pentris Jacob Spoel
generalo Karlo Bernardo en nederlandaj servoj; pentris Jacob Spoel
Persona informo
Karl Bernhard von Sachsen-Weimar-Eisenach
Naskiĝo 30-an de majo 1792 (1792-05-30)
en Vajmaro
Morto 21-an de julio 1862 (1862-07-21) (70-jaraĝa)
en Bad Liebenstein
Lingvoj germana vd
Familio
Patro Karlo Aŭgusto de Saksio-Vajmaro-Eisenach Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino landgrafino Louise de Hesio-Darmstadt Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj princino Karoline Luise de Saksio-Vajmaro-Eisenach, Karlo Frederiko de Saksio-Vajmaro-Eisenach kaj Karl von Heygendorff Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Ida de Saksio-Meinigen (1816–nekonata valoro) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj princino Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach, princino Amelie Auguste de Saksio-Vajmaro-Eisenach, princo Edward de Saksio-Vajmaro-Eisenach, princo Gustav de Saksio-Vajmaro-Eisenach, princo Wilhelm Karl de Saksio-Vajmaro-Eisenach, princo Hermann de Saksio-Vajmaro-Eisenach, princino Luise de Saksio-Vajmaro-Eisenach, princino Anne de Saksio-Vajmaro-Eisenach Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo oficiro (1815–1853)
oficiro (1807–1815)
militisto (1806–1807)
matematikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Karlo Bernardo (germane: Karl Bernhard, ofte nur Bernhard; naskiĝinta la 30-an de majo 1792 en Vajmaro, mortinta la 31-an de julio 1862 en Bad Liebenstein), estis princo de Saksio-Vajmaro-Eisenach kaj duko je Saksujo, krome vojaĝ-verkisto kaj matematikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de grandduko Karlo Aŭgusto li estis baptita de Johann Gottfried Herder kaj ĝuis multenhavan edukadon. Li estis destinita por soldata kariero; la kadetan tempon li pasigis ĉe la Saksa gvardigrenadira regimento. Kun saksaj soldatoj (tiutempe Saksujo ja apartenis al Rejna Federacio) Karlo Bernardo batalis en la aĝo de 17 jaroj en la batalo de Wagram kaj estis dekoraciita de Napoleono Bonaparte per ordeno de la Honora Legio. Post interveno grandduka li ne devis partopreni en 1812 ĉe la Franca invado al Rusio sed sendiĝis je studvojaĝo al Italujo kaj Parizo.

Post la batalo de Leipzig li denove soldatis inter saksoj, ĝis la Viena kongreso: ĉar tiam estis decidita redukto de la saksa armeo. Anstataŭe li ekservis por la ĵus naskiĝinta Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj agadonte en rango de komandanto de la Dua brigado (de junio 1815) en la batalo ĉe Quatre-Bras (Valona Brabanto).[1] Finfine liaj trupoj sukcese repuŝis la francojn. Poste li videblis en la batalo de Waterloo antaŭ marŝo Parizon. Post packontrakto li fariĝis komandanto de infanteribrigado en Gent kaj promociiĝis je generalmajoreco. Karlo Bernardo nomumiĝis armea komandanto de Orienta Flandrio kaj pli malfrue ankoraŭ trupa inspektisto. En 1825 kaj ĉefe en 1828 (laŭ ruslanda volo) li kandidatis por la trono de Grekujo - kion Karlo Bernardo mem strikte refuzis.

Dum la Belga Revolucio li fariĝis komandato de la Unua nederlanda divizio en la citadelo de Antverpeno kaj ĉe Breda kaj Mastriĥto. Estante sur pinto de la Dua nederlanda divizio li povis ne nur ĉe Hasselt venkegi belgan korpuson sed ankaŭ konkeri Tirlemont. Post la armitico en aŭgusto 1832 li estis, ne havante kontaktojn al siaj familianoj, estro de la Observadkorpuso je Nord-Brabanto.

Framasoneco[redakti | redakti fonton]

Karlo Bernardo estis framasono ekde la batalo de ĉe Wagram; tiam enkondukis lin lia patro en la loĝion Anna Amalia zu den drei Rosen. En Gent li fondis kun samideanoj soldatan loĝion kaj intencis kaj plibonigi la konduton de la soldatoj kaj pligrandigi la protestantisman influon en katolikaj belgaj provincoj.

Vojaĝoj kaj matematiko[redakti | redakti fonton]

Jam frue li vojaĝadis akompanate de la patro. En 1811 li estis en Vieno, Graz, Bolonjo kaj de 1812 en Romo (i.a. por viziti la kolektojn de antikvaĵoj). De 1823 li tamen preferis vojaĝi sole ironte kelkajn monatojn al Anglujo, Irlando kaj Skotujo por vidi metiajn kaj armeajn instituciojn sed ankaŭ kolektojn tiel naturhistoriajn kiel artajn. En aprilo 1825 li vojaĝis al Norda Ameriko; dum dek unu monatoj (26.7.1825 ĝis 16.6.1826) li troviĝis en Usono kaj Kanado.[2]. Li eĉ havis la ideon ekloĝi en la Nova Mondo. Pri la nordamerika restado li verkis tre detalajn rememorojn.[3]

Post la fino de la Belga Revolucio li vojaĝis en 1837 kun sia plej maljuna filo Vilhelmo, laŭ invito de caro Nikolao la 1-a, tra Rusujo vidonte i.a. Sankt-Peterburgon, Velikij Novgorod, Moskvon, Tula kaj Kievon, kie li konatiĝis kun Ivan Paskeviĉ. Daŭrigis ili la vojaĝojn al Vosnesensk (Mikolajeva provinco) por observi rusajn manovrojn. De tie ili iris suden al Odeso kaj Krimeo. Poste la du nobeloj kunvojaĝis al Konstantinopolo, Sicilio, Napolo kaj Romo. Ĉi-tie la filo malsaniĝis je tifo; post reveno en la eŭropan nordon li mortis pro pneŭmonito.

Post la fila forpaso kaj la malpligrandigo de la nederlandaj taĉmentoj, Karlo Bernardo preferis vivi kiel civilulo. Kun sia familio li transloĝiĝis al Mannheim kie li eniris kortegan rondon de spertuloj el [[Heidelberg]. En 1847 li estis invitita veni al Madejro, fare de la vidvigita reĝino kaj bofratino Adelajdo de Saksio-Meiningen. Reveninte, Karlo Bernardo mallongan tempon transprenis la komanddon pri la nederlandaj trupoj sur Javo; post tri jarojn li devis reiri Germanujon pro sancecaj kialoj. Intertempe estis forpasinta edzino lia; Karlo Bernarde tute retiriĝis je privateco vivante kaj en Vajmaro kaj en Bad Liebenstein.

Li ankaŭ okupiĝis pri matematiko. Konata estas de li trovita alproksimiĝkonstruo de flanko de regula plurlatero. Ĝi estis publikigitia en 1842 en lernolibro aperinta en Jena, Lehrbuch der Geometrie (du volumoj).

Sarkofago lia troviĝas en la Princa kripto en Vajmaro.

Familiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Edzigis lin en majo 1816 en Meiningen Ida (Saksio-Meiningen), filino de duko Georgo la 1-a. Iliaj infanoj estis:

  • Luise (1817–1832)
  • Wilhelm (1819–1839)
  • Amalie (*/† 1822)
  • Eduard (1823–1902)
  • Herrmann (1825–1901)
  • Gustav (1827–1892)
  • Anna (1828–1864)
  • Amalia (1830–1872)

Verko[redakti | redakti fonton]

  • Herzog Bernhard von Sachsen-Weimar-Eisenach: Das Tagebuch der Reise durch Nord-Amerika in den Jahren 1825 und 1826. (=Stiftung für Romantikforschung, 60). Eldonis Walter Hinderer und Alexander Rosenbaum. Königshausen & Neumann, Würzburg 2017, ISBN 978-3-8260-6051-9.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Brendan Simms: "Waterloo – ein europäischer Sieg?" - ĉe: FAZ, 17.6.2015
  2. Gustav Seibt: "Wo die Freiheit wohnt" - ĉe: SZ, 27.8.2017
  3. Herzog Bernhard von Sachsen-Weimar-Eisenach: Das Tagebuch der Reise durch Nord-Amerika in den Jahren 1825 und 1826 (=Stiftung für Romantikforschung, 60). Eldonis Walter Hinderer kaj Alexander Rosenbaum. Königshausen & Neumann, Würzburg 2017