Karnavale
Karnavale | |
---|---|
libro | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Karnavale (maskita rakonto) estas heterogena verko de la kataluna esperantisto Abel Montagut.[1] La unua kaj pli etenda parto (48 paĝoj), kio kongruas kun la titolo konsistas el poemoj kaj unu proza dialogo pri la tradicia versio de Karnavalo en Katalunio. Dekomenca averto indikas, ke temas pri adaptoj de la verko Costumari català de Joan Amades.[2] En la eldono de Internacia Esperanto-Muzeo de Vieno la poemoj estas akompanataj de belaj bildoj de tradicia kataluna stilo. Krom la ĝenerala temo karnavala, estas multaj aludoj al parolantoj de kataluna lingvo kaj trudo de la kastilia kiel lingvo de aŭtoritatoj. La dua parto de la verko, nome Don Kiĥoto eksterlande (11 paĝoj), konsistas el du tekstoj, nome "Don Kiĥoto en Adrajlo" kaj "Kaj li eliris el la presejo montrante ioman indignon", kiel ilia nomo sugestas, kiuj temas pri du falsaj ĉapitroj de Don Kiĥoto, kiuj ligiĝas al la karnavala parto pere de la atento al la lingva problemo; nome en la unua temas pri la malfaciloj kiujn suferas Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza enirinte en Katalunion, kie la lokanoj parolas katalune, do tute nekompreneble por la protagonistoj, el kiuj Kiĥoto atribuas la aferon al la agado de magiaj sorĉistoj; en la dua ĉapitro Kiĥoto komentas viziojn kiujn li havis en iu kaverno kaj en unu el tiuj li vidis tradukojn de la libro pri sia agado en tre diversaj lingvoj, inklude en unu "universala lingvo" kreita de "juda magiisto Semenufo".[3]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Abel Montagut, Karnavale (maskita rakonto), IEM. Vieno, 1997. ISBN 3-901752-09-9. 65 p.
- ↑ p. 5
- ↑ p. 62