Saltu al enhavo

Karolo Filipo de Svedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karolo Filipo de Svedio
princo de Svedio, duko de Vermlando
Persona informo
Naskonomo Carl Philip Edmund Bertil
Naskiĝo 13-an de majo 1979 (1979-05-13) (45-jaraĝa)
en Reĝa Stokholma Palaco
Religio Eklezio de Svedio vd
Etno svedoj vd
Lingvoj svedaangla vd
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Rod-Insula Lernejo de Dezajno (2007–2008)
Kent School (en) Traduki (1994–)
Enskilda Gymnasiet (en) Traduki (1992–)
Smedslättsskolan (en) Traduki (1986–)
Ålstensskolan (en) Traduki (–1992)
Lundsberg boarding school (en) Traduki (–1999)
Sveda Agrikulturuniversitato (–2011) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Bernadotte vd
Patro Karolo la 16-a Gustavo Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Silvia de Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Viktoria de Svedio kaj Madeleine de Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Sofia de Svedio (2015–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Aleksandro de Svedio, Gabrielo de Svedio, Julian de Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo militisto
dezajnisto
aŭtosportisto
aristokrato Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Princo Carl Philip
Princino Sofia, lia edzino

Karolo Filipo, svede plennome Carl Philip Edmund Bertil, princo de Svedio, duko de Vermlando (naskiĝis la 13-an de majo 1979 en Stokholmo) estas la dua ido kaj la sola filo de reĝo Karolo la 16-a Gustavo kaj reĝino Silvia. Li naskiĝis kiel kronprinco (atendebla tronheredonto). Post ŝanĝo de la leĝo pri tronheredo en 1980, lia pli aĝa fratino Viktoria iĝis kronprincino. Nun li havas kvaran lokon en la sveda tronheredo, post Viktoria kaj ŝia filino Estelle kaj ŝia filo Oskaro.

Familio[redakti | redakti fonton]

Princo Karolo Filipo estis ekde 2014 fianĉiĝinta kun Sofia Hellqvist (naskiĝis la 6-an de decembro 1984). La geedziĝo okazis la 13-an de junio 2015, post kiam ŝi estas titolita princino Sofia, dukino de Vermlando.

La 16-an de aprilo 2016 naskiĝis la unua infano de princo Karolo Filipo kaj princino Sofia, la princo Aleksandro, plennome svede Alexander Erik Hubertus Bertil, duko de Sudermanio, svede Södermanland. Aleksandro havas nun la kvinan lokon en la sveda tronheredo, tuj post sia patro.