Kasandra (duoninsulo)
Aspekto
Kasandra | |||
---|---|---|---|
Duoninsulo | |||
municipo de Grekio [+] | |||
Lando | Grekio | ||
Koordinatoj | 40° 2′ 48″ N, 23° 24′ 58″ O (mapo)40.0466666723.41611111Koordinatoj: 40° 2′ 48″ N, 23° 24′ 58″ O (mapo) | ||
Loĝantaro | 16 672 [+] (2011) | ||
Poŝtkodo | 631 00 [+] | ||
Kasandra | |||
Vikimedia Komunejo: Kassandra [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Kasandra estas la plej okcidenta el tri duoninsuloj de la pejzaĝo Ĥalkidiko en norda Grekio. En la norda parto la teritorio estas relative ebena kaj intense agrikulture utiligata, en la suda parto la tereno estas pli monta - la plej granda monto altas proksimume 400 metrojn. La arbaroj de la teritorio amplekse reduktiĝis per bruloj, laste en 2006.
La marbordo de la duoninsulo ĉe la Mediteraneo grandparte konsistas el vastaj sablaj plaĝoj, sed ankaŭ ekzistas rokaj klifaj partoj de la marbordo.
La antikva nomo de la duoninsulo estis Pellene aŭ Flegra.