Kastelo Dhaun
Kastelo Dhaun | ||
---|---|---|
kastelo | ||
kastelo [+] | ||
Koordinatoj | 49° 48′ 58″ N, 7° 30′ 0″ O (mapo)49.8161117.5Koordinatoj: 49° 48′ 58″ N, 7° 30′ 0″ O (mapo) | |
Kastelo Dhaun | ||
Vikimedia Komunejo: Schloss Dhaun [+] | ||
Kastelo Dhaun aŭ germane Schloss Dhaun estas kastela ruino en la mezmontaro Hunsrück, sur la teritorio de la komunumo Hochstetten-Dhaun. La kastelo kaj la vilaĝparto Dhaun situas alte super la valo de la rivero Kellenbach. Ĝi estas la plej granda kastelkomplekso en la valo de la rivero Nahe.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 12-a jarcento konstruita kiel burgo de la grafoj de Nahegovio, ĝi estas unuafoje menciita dokumente laŭ la nomo „castrum de Dune“ (la burgo sur la alto) en 1215. Ĝi estis feŭdo de la Reichsabtei St. Maximin (la regna abatejo) en Treviro. En la mezepoko la konstruaĵo protektas la teritorion de Wildgrafen (sovaĝaj grafoj), la sukceduloj de la Nahegoviaj grafoj.
En 1340 la burgo estis setlitaj en la tiel nomata "Kvereloj de Daun" („Dhauner Fehde“) fare de trupoj de la ĉefepiskopo Baldueno de Treviro. Li kverelis kun burgestro Johano la 1-a de Dhaun pri la Schmidtburg. En la kverelo venkis la Trevira ĉefespiskopo. Johann devas finfine cedi al li la alirrajton al la burgo de Dhaun. Post la „kvereloj de Dhaun“ konstruiĝis tutan ringon de burgoj al kiu apartenas la antaŭburgo Brunkenstein, la burgoj Rotenberg kaj Martinstein, la setlejo Geiersley kaj la burgo sur Johannisberg.
Johano la 1-a mortis en la jaro 1350, sen vira heredanto. Tial la burgkomplekson heredis lia nevo, Rejngrafo Johano la 2-a de Stein, filo de Hedwig, la fratino de Johano Hedwig. Kun li komenciĝis la longa erao de la sovaĝaj kaj rejnaj grafoj de Dhaun.
En la 15-a kaj 16-a jarcento la burgo estis pligrandigata kaj plifortikata. El tiu tempo estas la barbakano de la supera burgo, kiu estas konstruita en 1526. Ankaŭ la konservita trietaĝa sistemo el subgrundaj tuneloj kaj kameroj datiĝas el tiu jarcento. La tunelo finiĝas je la piedo de la burgo, en ties kola fosaĵo.
En 1729 okazis la ŝanĝo de la iama burgo Burg en baroka kastelo fare de la sovaĝa kaj rejna grafo Karlo de Dhaun kaj ties edzino Luise, naskita grafino de Nassau-Saarbrücken. La Palaco en la okcidento alikonstruiĝis al loĝdomo. Al tiu aldoniĝis pluetaĝa alo je la suda flanko. Kune kun la iom pli aĝa konstruaĵo je la nordo la komplekso nun havas la formon de hufumo. La larĝa rondo de la supera burgo fariĝis kastelparko kun remiso. Grafo Karlo ne povis longe ĝui la plivastigitan propraĵon, ĉar li mortis kvar jarojn post la fino de la konstrulaboro en 1733.
Unu jaro poste dum Pola Tronsukceda Milito preskaŭ detruiĝis kiel la najbara Kyrburg, sed la vidvino Luise sukcesis eviti tion.
En 1794 francaj revoluciaj trupoj konkeris la regionon kun kastelo Dhaun. Ĝi fariĝis propraĵo de la franca ŝtato kaj la restaĵoj de la kastelo estas foraŭkciataj en 1804 por malkonstruo. Tiel Andreas van Recum aŭkciis la ruinon por la sumo de 1200 frankoj. Antaue la subprefekto de la la franca administrejo de la arondismento Simmern, transportigis ĉiujn uzeblajn konstrupartojn al la Kauzenburg en Bad Kreuznach.
Plian ruiniĝon nur estas haltigita en la 19-a jarcento kiam en la jaro 1850 Trevira kuracisto aĉetis parton de la kastelo kaj komencis renovigi ĝin. Liajn konstruojn estas forte influitaj de romantismaj konceptoj pri mezepokaj burgoj kaj nur malmulte koincidas kun la mezepoka realeco. El tiu tempo venas la hodiaŭaj konstruelementoj de la enirejo de la kastelo.
Plian ŝanĝon de la proprietulo sekvis fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento kiam la kirnana fabrikestro Simon el Kirn aĉetis kastelon Dhaun. Li parte novkonstruis la superan burgon kaj renovigis ĝin.
Simon anstataŭis la ruinon de la norda alo per la hodiaŭa salonego de la kavaliroj. Ĝiaj malnova enirejo kaj la familia blazono ankoraŭ estas videblaj. Familio Simon ankaŭ aĉetis la figuron de Prometeo, kiun skulptis Robert Cauer der Ältere, skulptisto el Bad Kreuznach, en la jaro 1888 en Romo.
De familio Simon la kastelo transiris en la jaro 1954 al „Zweckverband Schloss Dhaun“ (utilligo de Kastelo Dhaun", kiu estas fondita de la urbo Kirn, de la tiama subdistrikto Kirn-Land kaj distrikto Bad Kreuznach. La ligo ankaŭ fariĝis proprietulo de la kastelo.
La kastelo hodiaŭ
[redakti | redakti fonton]De la iama mezepoka burgo konserviĝis de la supera burgoparto ruinoj de la kapelo de sankta Georgo, benita en 1661, la kuireja domo, du bastionoj kaj ringmuro kun defendturo kaj pordego.
De la okcidenta parto de la iama palaco konserviĝis enirportalo. La konstruaĵo estis rekonstruata de la ligo kaj ekde 1957 estas hejmo de la „Hejma popola altlernejo kastelo Dhaun“, klerigejo por junuloj kaj plenkreskuloj. Ekde 1991 en la kastelo troviĝas ankaŭ la Kommunalakademie Rheinland-Pfalz, t.e. akademio por la komunuma politiko en Rejnland-Palatinato.
En la malsupera kastelo la distrikto Bad Kreuznach havas junularklerigejon. La kavalira solono uzeblas kiel festejo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Enirejo de 1729
-
Blazono (1526)
-
Blick vom Brunkenstein