Kastelo Ebeleben
Kastelo Ebeleben | |||||
---|---|---|---|---|---|
kastelo | |||||
Geografiaj informoj | |||||
Lando | ![]() | ||||
Geografia situo | 51° 17′ 2″ N, 10° 43′ 36″ O (mapo)51.283910.7267Koordinatoj: 51° 17′ 2″ N, 10° 43′ 36″ O (mapo) | ||||
| |||||
![]() | |||||
Kastelo Ebeleben (germane Schloß Ebeleben) estis kastela komplekso en la nordturingia urbo Ebeleben, Germanio. La kastelo apartenis al la dinastio Schwarzburgoj, kiuj uzis ĝin kiel rezidejon de la flanka dinastia linio de Schwarzburg-Ebeleben. Ĉe aliancana bombfaligado en aprilo 1945 la kastelo detruiĝis; la restaĵoj foriĝis poste. Hodiaŭ restis ankoraŭ la parko kastela (iam unu el la plej grandaj en la tuta lando) kaj la palmejo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Kastelo
[redakti | redakti fonton]![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ed/Ebeleben-Schlosspark-Palmenhaus-2-CTH.jpg/300px-Ebeleben-Schlosspark-Palmenhaus-2-CTH.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/03/Ebeleben-Schloss-Skulpturen-2-CTH.jpg/300px-Ebeleben-Schloss-Skulpturen-2-CTH.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/54/Ebeleben-Schlosspark-Springbrunnen-CTH.jpg/300px-Ebeleben-Schlosspark-Springbrunnen-CTH.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cf/Ebeleben_Schlossgrundri%C3%9F.jpeg/220px-Ebeleben_Schlossgrundri%C3%9F.jpeg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cc/Ebeleben-Schloss-kleine_Kaskade-CTH.jpg/300px-Ebeleben-Schloss-kleine_Kaskade-CTH.jpg)
Sur monteto en la nordokcidento de la urbo troviĝis ĝis 1945 ampleksa kastelkomplekso ĉirkaŭanta du bienojn. Jam ekde Mezepoko ekzistis surloke burgo de la nobela familio Schwarzburg [ŝvarcburk] kun foso rempara. Apartenis al la jam en la 12-a jarcento datumebla unua komplekso la domo Ebelebener Haus, la okcidenta alo de la malantaŭa bieno kaj la domo Mühlhäuser Haus (de 1530). La lastan devis konstrui la urbanoj de Mühlhausen kiuj dum la Kamparana ribelo detruis la tuton. Tiu ĉi malnova parto, la norda alo, estis trietaĝa konstruaĵo kun dekliva tegmento kaj diversaj arkitekturaj specialaĵoj. Grafo Ludoviko Guntero la 2-a (Schwarzburg-Ebeleben) alikonstruigis grandstile la burgon inter 1651 kaj 1666. Ĝi iĝis baroka kastelo. La konstruaĵo ricevis s-forman projekciaĵon kun du kontraŭaj internaj kortoj kaj flankaj ejoj. El la sama tempo estis trietaĝa suda alo kun kastela turo, la transira komplekseto inter orienta kaj norda aloj, la muro de la kastela korto kiel okcidenta ŝtonlimo kun belegaj portaloj kaj la administraciaj ejoj en la malposta korto (kun oficejo, ĉevalejo, remizoj).[2] La interno kun multaj stukaĵoj estis beligita en la 18-a jarcento. En 1772 la ligna ponteto anstataŭiĝis per ŝtona, krome fariĝis la granda portalo kun la dometoj enirejaj.
Ekde 1837 la kastelo estis kaj administrejo kaj loĝejo.
De tio ĉia konserviĝis nur kelkaj fundamentaj muroj kaj la enireja sekcio. Post la forigo de la ruinoj post bombaviadila atako (la 8-an - 9-an de aprilo 1945) estis forigitaj en 1949 la antaŭaj partoj, en 1952 la malantaŭaj: la resto funkciis kiel ŝtonrompejo. En la parkuma zono videblis la ŝtonrompitaĵoj.
Kastela parko
[redakti | redakti fonton]La kastelan parkon farigis ekde 1774 princo Kristiano Guntero la 3-a (Schwarzburg-Sondershausen). Ĝi troviĝas okcidente de la fora kastelo kaj faritis laŭ franca stilo kun lerta enkorpigo de la naturaj topografiaj cirkonstancoj. La akso norda-suda ne direktiĝis je la kastelo sed je la baroka palmejo, oranĝeja konstruaĵo ĉe la norda limo de la parko. Ĝi konserviĝis ĝis hodiaŭ. En la malsupra parto de la parko estis multo da fontanaj skulptaĵoj kiuj montras scenojn el cervoĉaso farite fare de Christoph Johann Biedermann. Pli sude staras klasikismaj figuroj el ŝtonoj flankantaj la ŝtuparon kiujn faris verŝajne Johann Christoph Klemm.
Dum la GDR-tempo la parko estis neflegita kaj sovaĝa. Post la Turniĝo komenciĝis la rekonstruoj; unue finfaritis la areo ĉirkaŭ la palmejo.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Handbuch der historischen Stätten Deutschlands. Band 9: "Thüringen". Hrsg. Hans Patze. Alfred Kröner-Verlag, Stuttgart 1989. Ebeleben: p. 84–85, ISBN 3-520-31302-2
- Kulturelle Entdeckungen Thüringen. Schriftleitung Thomas Wurzel. Verlag Schnell und Steiner, Regensburg 2009. Band 1. Ebeleben: Schlossanlage und Schlossgarten. S. 59–62. ISBN 978-3-7954-2249-3
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schloss Ebeleben en la germana Vikipedio.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Schicksale deutscher Baudenkmale im Zweiten Weltkrieg. Eldonis Götz Eckardt, Henschel-Verlag, Berlin 1978. Band 2, p. 471
- ↑ Schicksale deutscher Baudenkmale im Zweiten Weltkrieg. Hrsg.: Götz Eckardt. Henschel-Verlag, Berlin 1978. 2. Band. Darin: Rudolf Zießler "Bezirk Erfurt", p. 470–471 "Ebeleben". (La artikolo havas ankaŭ ok historiajn fotojn.)